Pesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda pesto)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri epidemia malsano. Por informoj pri italdevena saŭco kun bedaŭrinde sama nomo, vidu la artikolon Pesto (kondimento).
Doctor Schnabel von Rom ("Doktoro Peko de Romo"), gravuraĵo el la jaro 1656 (laŭ J. Columbina). Per tiu vestaĵo la kuracistoj esperis protekti sin kontraŭ la pesto dum la epidemio de 1656 en Romo. Ili portis vaks-mantelon, specon de okulvitroj, bekforman maskon kaj gantojn. En la peko troviĝis spicaĵoj.

Pesto estas epidemia malsano, kiu mortigis trionon de la homaro en Eŭropo kaj kvantegon sur aliaj kontinentoj en la mezepoko. Ĝin kaŭzas la Jersina bacilo (Yersinia pestis).

La plej konata inter la unua priskribitaj epidemioj okazis en la jaroj 551580; pro ĝi mortis ĉirkaŭ 20-25 milionoj da homoj en Proksima Oriento. La lasta eŭropa epidemio okazis, kiel oni konsideras, en Rusio (suda Uralo kaj nordaj bordoj de la Kaspia maro, 18771889); tiam efikaj kontraŭpestaj (karantinaj kaj higienaj) penoj reduktis la kvanton de mortintoj ĝis ĉirkaŭ 420 homoj. La lasta granda epidemio de pesto okazis en Azio (Ĉinio kaj Barato) ekde 1855, mortiginte ĉirkaŭ 12 milionojn da homoj.

Vakcinon kontraŭ pesto kreis en 1896 rusia judo Waldemar HaffkineWaldemar Mordechai Wolff Haffkine. Li multe aktivis en Barato, tiam brita kolonio, savinte multajn milojn da homoj. Pro tio li ricevis en 1897 ordenon de la Hinda Imperio de la reĝino Viktoria mem.

Ratpulo
Disvastiĝo de la pesto inter 1347 kaj 1351 en Eŭropo.

Baciloj de pesto plu ekzistas en naturo, kie ĝin portas diversaj animaloj. Rimarkinde, tiaj animaloj forestas en Eŭropo kaj Aŭstralio.

Bubona pesto[redakti | redakti fonton]

Waldemar Haffkine

Waldemar HaffkineWaldemar Mordechai Wolff Haffkine [Valdemar Mordeĥaj Volf Hafkine], jen en germanlingva literumo, en la rusa Мордехай-Вольф Хавкин [Mordeĥaj-Volf Ĥafkin] (naskiĝis la 15-an de marto 1860 en Odeso,[1] Rusia Imperio - mortis la 26-an de oktobro 1930 en Laŭzano, Svisio) estis rusijuda bakteriologo, kies kariero estis damaĝita en Rusio ĉar "li malakceptis konvertiĝi al Rusia Ortodoksismo."[2] Li elmigris kaj laboris ĉe la Institut Pasteur en Parizo, kie li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio. Li estis agnoskita kiel la unua mikrobiologo kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontraŭ ĥolero kaj bubona pesto. Li provis siajn vakcinojn sur si mem.

Okazoj[redakti | redakti fonton]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La fama kanto O du lieber Augustin naskiĝis en 1679 en Vieno, trafita de pesta epidemio. Laŭ legendo ĝin verkis baladisto Marx Augustin, kiu en ebriega stato pasigis nokton en amastombo, tamen postvivis tion[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found.de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de Aŭgusto, 2002.
  3. Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]