Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Nikolao
Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao
Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 20
Konstrumaterialo ligno
Ligiloj
vdr

La Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao estas eklezia historia monumento en Hungario, en urbo Szentendre, en la subĉiela muzeo. Tiu kirko estas unika en la lando, tiel ĝi estis transmetita el la origina loko Mándok al la subĉiela muzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstrujaro de la ligna kirko estas disputata, eble 1550 aŭ 1640, sed sur la pordo estas videbla 1670. Inter 1806-1941 ĝi perdis la rangon paroĥo. En 1913 oni faris la necesajn renovigajn laborojn. La eklezio en 1968 vendis la kirkon al la muzeo. En 1971 oni komencis malkonstrui la preĝejon, ekde 1978 ĝi estas vizitebla. Laŭ pretendoj oni aranĝas ankaŭ ekleziajn aranĝaĵojn. En Mándok oni konstruis novan grek-katolikan ŝtonan kirkon inter 1968-1974.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en korto, en la korto estas videbla ankaŭ ligna krucifikso. La preĝejo havas solan navon kun kvadrata sanktejo kaj vestiblo. La tegmento estas kovrita per ŝindoj. El mezo de la tegmento altiĝas la dunivela ligna turo. Interne sur la altaro estas videbla sur ligna plato pentrita Pieta. Dum la longa historio la ikonostazo jam grandparte neniiĝis, tamen estas videbla Nikolao de Mira kun cirila surskribo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.