Grek-katolika preĝejo Metamorfozo de Kristo (Mándok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: la informkesto prezentas la malnovan preĝejon!

Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mándok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Nyíregyháza
dekanujo Kisvárda
paroĥo loke
Dato de konsekro 2009
Konsekrinto Péter Fülöp Kocsis
Arkitektura priskribo
Konstruado 19681974
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4644 Mándok, Táncsics utca 1. B
vdr

La preĝejo Metamorfozo de Kristo (origine hungare Urunk színeváltozása) estas grek-katolika konstruaĵo en urbo Mándok (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mándok estis konstruita ligna kirko laŭdire en 1550 aŭ 1640 aŭ 1670 dediĉita al Sankta Nikolao. En 1806 la parĥa rajto ĉesis, poste ĝi estis filio de Tornyospálca, sed en 1941 la paroĥa rajto revenis. La kirko estis renovigita en 1913. Dum la socialismo en 1968 la Subĉiela Etnografia Muzeo de Szentendre aĉetis la preĝejon kaj post restaŭrado ekde 1978 ĝi estas videbla en Szentendre. En Mándok pli nova ŝtona kirko konstruiĝis inter 1968-1974.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, kie estas videbla ankaŭ krucifikso. Plejparto de la fasado estas nur alta muro, sed supre estas 2 aperturoj po 1 sonoriloj. La enirejo troviĝas en maldekstra flanko de la navo. La absido finiĝas en triangulo. Bildoj de la ikonostazo estis pentrita en 1996. Viktória Monostory kreis la fenestrajn bildojn.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La malnova ikonostazo (nun en Szentendre)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.