Viktória Monostory
Viktória Monostory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | nekonata en Hungario Sátoraljaújhely |
Lingvoj | hungara • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Nyíregyháza • Universitato de Pécs |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto |
Viktória Monostory [monoŝtori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Monostory Viktória estas hungara eklezia pentristo, vitralisto, emajlisto, instruisto.
Viktória Monostory naskiĝis en Sátoraljaújhely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Viktória Monostory edukiĝis en varia katolika/grek-katolika familio. Ŝi studis en Pedagogia Altlernejo György Bessenyei kaj Scienca Universitato Janus Pannonius. Ekde 1991 ŝi instruis desegnon kaj italan lingvon en grek-katolika gimnazio de Hajdúdorog. La gimnazio kaj ties kapelo havis neniujn bildojn, tial ŝi aranĝis artan rondon post 2 jaroj, kie ŝi kun la lernantoj kreis ikonojn al la kapelo, koridoroj kaj lernoĉambroj. Krome Monostory kreis ikonojn, vitralojn, mozaikojn, aliajn similajn artaĵojn por la regionaj preĝejoj. Ŝi estis edziniĝinta. Ŝi ricevis eklezian premion en 2012.
Ŝiaj elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Pécs, en grek-katolika preĝejo, (2010)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Monor), (2019)
Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Johano Baptisto kaj Sankta Maria, vitraloj en Grek-katolika preĝejo Sankta Elija (Téglás) (1997)
- Stefano la 1-a (Hungario), vitralo en grek-katolika preĝejo en Nyíracsád (2004)
- Jesuo Kristo, vitralo en grek-katolika preĝejo en Nyíracsád (2007)
- Sankta Maria kaj Jesuo, kopiaĵo pri la plej grava gracibildo de la eklezio (2009); vidu la bildon!
- ikono en cigana kolonio de Hajdúdorog (2018)
- surstrata ikono pri Sankta Nikolao en Balkány (2020)
- ikonostazo de Grek-katolika preĝejo Demetrio de Tesaloniko (Vásárosnamény) (2021)