Grek-katolika preĝejo Morto de Dipatrino (Hajdúböszörmény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika preĝejo Morto de Dipatrino
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúböszörmény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Grek-katolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
paroĥo loke
Dato de konsekro 1898; 1988
Konsekrinto Gyula Firczák (1898); Szilárd Keresztes (1988)
Arkitektura priskribo
Konstruado 1892
Specifo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika paroĥa preĝejo Morto de Dipatrino (hungare Istenszülő elhunyta) estas historia monumento (ekde 1999) en Hungario, en urbo Hajdúböszörmény.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la malfrua mezepoko vivis serboj en la iama Böszörmény. La unua ortodoksa kirko estis konstruita ĉirkaŭ 1485, la sekva depost alveno de hajdukoj. La ŝtona baroka preĝejo konstruiĝis en 1740, sed la turo en 1767. La navo estis pligrandigita en 1805, la ikonostazo estis farita en 1817. Tamen la kirko estis malkonstruita kaj pli nova estis konstruita en 1892. Post 2 jaroj statikaj problemoj anonciĝis, pluraj riparoj okazis, la konsekro okazis nur en 1898. Spite la oftajn riparojn la kirko iĝis vivdanĝera en 1979 kaj escepte la turojn ĝi estis malkonstruita en 1983. Inter 1984-1988 pli nova, pli malgranda navo estis konstruita. La ikonostazo estis konsekrita en 2004. En la sama jaro eklezia ekspozicio malfermis.

En la korto oni konstruis junularan hoteleton en 2012. Nova paroĥo konstruiĝis en 2018.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en granda korto, kie ankaŭ kruco, junulara hoteleto kun ludejo troviĝas. La fasado estas simetria, angule la kvadrataj turoj altiĝas. Inter ambaŭ turoj la impona enirejo funkcias. La navo havas krucnavon, centre ligna kupolo estas videbla.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.