Grek-katolika preĝejo profeto Elija (Ibrány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika preĝejo profeto Elija
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ibrány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
paroĥo en Nagyhalász
Dato de konsekro 1973
Konsekrinto Miklós Dudás
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika preĝejo profeto Elija (origine hungare Illés próféta-templom) estas eklezia konstruaĵo en urbo Ibrány (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1200-aj jaroj oni konstruis en Ibrány romanikan katolikan kirkon omaĝe al Sankta Georgo. En la 1510-aj jaroj ĝi estis trakonstruita laŭ gotika stilo. La kalvinanoj transprenis la kirkon en la 17-a jarcento, same la loĝantoj kalvinaniĝis. La katolikoj konstruis propran malgrandan preĝejon en 1876, kiun la grek-katolikoj aĉetis en 1943. Ekde tiam jam loke okazis la diservoj. La trakonstruita preĝejo estis konsekrita fare de Miklós Dudás en 1973.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, kie inter flora ĝardeno ankaŭ krucifikso estas videbla. La fasado estas preskaŭ tute simetria, meze la turo iom reliefas, sed antaŭe estas pluvŝirmilo super la enirejo.

Kermeso okazas en la 20-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.