Grimmenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grimmenthal
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 98617
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 32′ N, 10° 27′ O (mapo)50.530910.4461Koordinatoj: 50° 32′ N, 10° 27′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grimmenthal (Germanio)
Grimmenthal (Germanio)
DEC
Grimmenthal
Grimmenthal
Situo de Grimmenthal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grimmenthal [+]
vdr
La fervojstacio de Grimmenthal en 2005, elaere

Grimmenthal estas nuntempe parto de la komunumo Obermaßfeld-Grimmenthal en Distrikto Schmalkalden-Meiningen en Turingio, Germanio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La iam grava pilgrimada loko situas rekte eoste de Obermaßfeld en la Werra-valo. Grimmenthal kaj Obermaßfeld ne nur administracie sed ankaŭ fakte kunfandiĝis. La federacia ŝoseo B89, la federacia aŭtostratego A71 kaj la fervojlinioj Werrabahn (inter Eisenach kaj Lichtenfels) respektive la linio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen trafike bonege provizas la enloĝantaron.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1497-a la loko la unuan fojon menciitis.[1] Apartenis la vilaĝo al la administradujo Amt Maßfeld de la graflando Henneberg-Schleusingen. En 1680 ĝin ekposedis la dukoj de Saksio-Meiningen. Miraklodona bildo de Mario provokis konstruon de bela pilgrimkapelo kies konsekro fariĝis en 1498. La konstruo de pli sude situanta ponto trans la rivero Werra financitis ankaŭ per la donacoj de la fideluloj. Tiu ĉi ponto faritis inter 1531 kaj 1536 kun belaj arkoj kaj kapelo. La kapelo kun blazontabulo el la jaro 1534 estis iumaniere etapocelo por pilgrimontoj al Grimmenthal. Krome la ponto ekonomie gravegis. Post enkonduko de Reformacio ĉesis la pilgrimadaĵoj; grafo Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen) konstruigis sur la la sanktaj areoj hospitalon por malriĉuloj. En 1627 la vidvino Barbara Urff akuzitis pri sorĉistineco kaj ekzekutitis. Post 1945 konstruitis maljunulejo kiu funkciis ĝis 1990.

Detaloj pri la pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Hans Teufel, kavaliro, saniĝinte konstruigis la kapelon. Ĉirkaŭ 44.000 pilgrimantoj venis tien ĉi ĉiujare kaj estis tiel, kune kun la pilgrimadloko de Sankta Volfgango sur insulo de iama lageto apud Rhönblick-Hermannsfeld la plej grava tiuregione. Venerado faritis je Sankta Mario de Ratisbono. Dum la kamparana ribelo ne tiom el la kapelo ŝtelitis ĉar oni antaŭe alilokis parton de la mebblaro. Post la kapelo venis linda kirko sub la patroneco de Sankta Johano kies konstruon komisiis grafo Vilhelmo la 4-a de Henneberg: la preĝejo pro Reformacio pli kaj pli malgravis kaj detruitis finfine fajrege en 1758. Partojn de la ĉefaltaro ankoraŭ vidas oni en la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Gräfentonna), sed el la aliaj ses altaroj kaj la multo da tabulbildoj de Paul kaj Hans Lautensack restis nur tre malmulto. La pilgrimadbildo oficiala estis sedanta Virgulino kun Kristo sursine. En la iama hospitalo konserviĝas ankoraŭ enskribaĵo. La preĝejaj ruinoj detruitis post 1805,la brikojn oni uzis por konstrui stalon. Pentris la kirkoruinon en 1787 Johann Christian Reinhart kaj ĉ. 1800 Johann Adam Thierry.

La ĉeponta kapelo en Obermaßfeld: lasta etapo por pilgrimanto antaŭ la eniro de Grimmenthal

La hospitalo eblis la gastigon de 12 personoj; ĝi brulkonsumiĝis en 1775 kaj novstarigitis malantaŭe. Post ekmalfunkcio de la maljunulejo en 1992 la tuto estas sub privata posedo. La kromaj konstruaĵoj (i.a. bierfarejo) konstruitis nur en la 19-a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. 5., verbesserte und wesentlich erweiterte Auflage. Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 98.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]