Griza falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza falko
Griza falko
Griza falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Falco hypoleucos
(Gould, 1841)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza falko, Falco hypoleucos, estas rara mezgranda falko, unu el la enigmaj ‘misteraj’ birdoj de Aŭstralio, nek facile nek antaŭvideble vidata.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

lithografaĵo fare de Richter de nematura (maldekstre) kaj plenkreska specimeno, 1848

Ĉefe grizaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj; pli malhela en pintoj de flugilplumoj; flava vaksaĵo. Korpolongo 30–45 cm; enverguro 85–95 cm; pezo 350-600 g. Inoj pli grandaj, kiel ĉe la aliaj falkoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Griza falko estas endemio de Aŭstralio, kutime limigita al la arida interno. Malferma kamparo: herbejo de Triodia, arbustaro de Acacia, kaj maldensa lignoelproduktinta arida arbaro.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas je tre malaltaj densecoj, nombre nur je 1,000 reproduktantaj paroj, kaj la populacio povas esti stabila. Konstantaj altaj niveloj de tropaŝtado en aridaj teritorioj kaj klarigado de duonarida zono por farmado estas degradante ties habitaton.

Internacie[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas konsiderata kiel Preskaŭ Minacata. Listita en la Apendico II de CITES.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La Griza falko ne estas listita kiel minacata fare de la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999.

Ŝtato de Viktorio, Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

  • La Griza falko estas listita kiel minacata fare de la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[1] Laŭ tiu dokumento, oni preparis Action Statement por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[2]
  • En provizora listo de minacataj vertebruloj en Viktorio de 2007, la Griza falko estis listita kiel endanĝerita.[3]

Ŝtato de Kvinslando, Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

  • La Griza falko estas listita kiel rara laŭ la Nature Conservation Act 1992.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ĉefe birdoj, ĉefe psitakoj; ankaŭ malgrandaj mamuloj, reptilioj kaj insektoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestas en arboj, uzante nestojn el bastonetoj fare de aliaj specioj. La ino demetas 2-3 ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  2. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.
  4. Queensland Department of Environment and Resource Management[rompita ligilo]
  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Falco hypoleucos. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1993). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]