Großheringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Großheringen
Blazono
Großheringen (Germanio)
Großheringen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Weimarer Land
Komunumaro administrata en Bad Sulza
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036461
Poŝtkodo 99518
Aŭtomobila kodo AP
Oficiala Municipokodo 16071022
Politiko
Komunumestro Jens Baumbach
Adreso de la administrejo Kösener Str. 10
Demografio
Loĝantaro 634 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 6′ N, 11° 40′ O (mapo)51.10222222222211.666388888889Koordinatoj: 51° 6′ N, 11° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 140 m
Areo 6,03 km²
Oficiala retejo http://www.bad-sulza.de
vdr

Großheringen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 634 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fervoja ponto trans la rivero Saale

Großheringen situas en la Distrikto Weimarer Land en la nordoriento de Turingio apud la landlimo de Saksio-Anhalto, ĉirkaŭ 15 km nordoriente de la distrikturbo Apolda. La riveroj Ilm kaj Saale trafluas la komunumon; la enfluejo de Ilm en la riveron Saale troviĝas rekte sub la loko Großheringen.

Apartenas al la komunumo ankaŭ Untersulza kaj la vinfarista komunumo Kaatschen-Weichau. Najbaraj komunumoj estas Bad Sulza, Schmiedehausen kaj Dornburg-Camburg en Turingio kaj Naumburg (Saale) kaj Lanitz-Hassel-Tal en Saksio-Anhalto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de Großheringen estis en 874 sub la nomo Heringa. Ĝis la formorto de la Tautenburgoj (1640) la loko apartenis al la dinastio de Schenk von Tautenburg][1] Pro tiu posedohistorio Großheringen estis ĝis 1815 apartenanta kiel eksklavo al la Princelektistolando Saksio (administracio Tautenburg). Post la Viena kongreso ekposedis la vilaĝon la granddukoj de Sachsen-Weimar-Eisenach (administracio Dornburg).

La loko Unterneusulza estiĝis en konekso kun la salejo-ekfunkcio en la Ilm-valo (ekde 1623). Kunfandiĝo kun Großheringen iĝis en 1949, en 1974 alvenis aldone Kaatschen-Weichau.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ligna ponto trans la Ilm-rivero
  • La ponto Salzbrücke de 1753, profunde restaŭrita en la 1991-a jaro
  • Muelŝtono de izatidmuelejo sur la centra Paco-placo
  • Protestantisma preĝejo de 1723 kun bela ambona altaro
  • Trafik- kaj flosadmuzeo kun la Flosista turo

Regulaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Karnavalo (sabate)
  • Vilaĝaj festivaloj (ĉiujare dum la 2-a julia semajnfino)
  • Vitejfesto sur la monteto Kaatschener Dachsberg (dum la unua septembra semajnfino)

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Žinkovy (Ĉeĥujo)

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Surlokaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

La filio Viega antaŭ la burgoj Rudelsburg kaj Saaleck (fone)

Ekde 1992 ekzistas en Großheringen granda fabriko de la sanitarekipanto Viega. Danke al ties impostoj la loĝantoj de Großheringen nombriĝas inter la plej grandaj impostopagantoj de Turingio.[2]

Koneksoj trafikaj[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Großheringen

Danke al la situo ĉe la konfluo de du grandaj riveroj Großheringen taŭgas ankaŭ kiel trafiknodo. La unua fervojlinio de Halle al Erfurto malfermiĝis jam en 1846. En 1876 venis plua linio ĝis Saalfeld (Saale) tra Jena, jam en 1874 flanka linio al Sömmerda.

La 24-an de decembro 1935 okazis granda fervoja akcidento kiam mortis 34 personoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Multaj turismaj padoj (ciklovojoj Saale-Radweg, Ilmtal-Radweg, Saale-Unstrut-Elster-Radacht; Weinstraße Saale-Unstrut) kondukas tra la vilaĝo.

Eminentuloj[redakti | redakti fonton]

  • Elvira Zahn, vinreĝino de Saale-Unstrut dum 2009/2010

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

loka lageto