Guillermo Macías y Díaz Infante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Guillermo Macías y Díaz Infante
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Guillermo [gi-jEr-mo] MACÍAS Y DÍAZ INFANTE (n. 1955) estas mekŝika advokato, esperantisto, kiu loĝas en urbo Aguaskalientes, centra parto de Meksiko. Li estas ano de Meksika Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo, asocio por kies nacia karaktero li petis kaj atingis permeson de la meksika nacia registaro.

Li estis fondinta kunredaktoro de Me-informo, la eksa gazeto de la menciita asocio. Li estas la nura meksika membro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (membrokarto 2009-19) kies sidejo estas en Vilno, Litovio. Li ankaŭ estas la nura meksika ĵurnalisto kiu verkas dulingvajn artikolojn (hispane-esperante), publikitaj pere de La Jornada la plej grava liberala nacia ĵurnalo de Meksiko.

Li tradukis al Esperanto kaj publikis tradukaĵojn pri meksikaj kantoj kaj poemo. Li prelegis pri Meksiko antaŭ gravaj rusaj esperantistoj kiuj apartenas al la Esperanta Klubo Lev Tolstoj, de Moskvo, Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]