Gurdaspur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gurdaspur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 143521
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 2′ N, 75° 24′ O (mapo)32.033375.4Koordinatoj: 32° 2′ N, 75° 24′ O (mapo) [+]
Alto 241 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Gurdaspur (Panĝabo)
Gurdaspur (Panĝabo)
DEC
Gurdaspur
Gurdaspur
Situo de Gurdaspur
Gurdaspur (Barato)
Gurdaspur (Barato)
DEC
Gurdaspur
Gurdaspur
Situo de Gurdaspur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gurdaspur [+]
vdr

Gurdaspur, panĝabe: ਗੁਰਦਾਸਪੁਰ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la norda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ takso en 2015 Gurdaspur havis 120 564 da loĝantoj kun legoscio 81%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gurdaspur situas en montetaro en averaĝa alteco de 241 metrojn laŭ la marnivelo. Limo de Pakistano troviĝas nur 15, Batala 25 (sed laŭ veturdistanco 47), Pathankot 39, Amritsar 61, Hoŝiarpur 77, Ĝalandar 80, Ludiana 132, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 198, tutlanda ĉefurbo Delhio 418, Mumbajo 1472, Kolkato 1660 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Gurdaspur apartenis al la Brita Imperio inter 1846-1947. En la lasta jaro Gurdaspur ne havis hinduan plimulton, nur post la loĝantarŝanĝo en 1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gurdaspur estas komerca nabo en nordokcidenta Barato.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Gurdaspur vivas ĉefe hinduoj (69%), poste sikoj (25%), kristanoj (5%), iomete ankaŭ aliaj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Gurdaspur pluraj altlernejoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Gurdaspur la oficiala lingvo estas la panĝaba.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Gurdaspur estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 959 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-aŭgusto. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gurdaspur havas trairan fervojan linion inter Pathankot-Batala. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Pathankot, pli fore estas internacia flughaveno en Amritsar.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans