Hoŝiarpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoŝiarpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 146001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 32′ N, 75° 55′ O (mapo)31.53222222222275.917222222222Koordinatoj: 31° 32′ N, 75° 55′ O (mapo) [+]
Alto 296 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hoŝiarpur (Panĝabo)
Hoŝiarpur (Panĝabo)
DEC
Hoŝiarpur
Hoŝiarpur
Situo de Hoŝiarpur
Hoŝiarpur (Barato)
Hoŝiarpur (Barato)
DEC
Hoŝiarpur
Hoŝiarpur
Situo de Hoŝiarpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoshiarpur [+]
vdr

Hoŝiarpur, panĝabe: ਹੁਸ਼ਿਆਰਪੁਰ, Pri tiu ĉi sono prononco estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la nordorienta parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Aŭtobusa stacidomo en Hoŝiarpur

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Hoŝiarpur havis 168 843 da loĝantoj kun legoscio 89%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hoŝiarpur situas en montaro Sivalikoj en averaĝa alteco de 296 metrojn laŭ la marnivelo. Ĝalandar troviĝas 38, Kapurthala 51, Ludiana 68, Batala 74, Pathankot 86, Amritsar 98, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 121, Ŝimlao 131, tutlanda ĉefurbo Delhio 346, Mumbajo 1430, Kolkato 1584 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hoŝiarpur estis fondita laŭ la loka tradicio en la frua parto de la 14-a jarcento. En 1809 ĝi estis okupita fare de maharaĝo Karanvir Singh kaj estis unuigita en la pli grandan ŝtaton de Panĝabo en 1849.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Hoŝiarpur vivas ĉefe hinduoj (preskaŭ 76%), poste sikoj (21,5%), ĝajnistoj (preskaŭ 1%), islamanoj (preskaŭ 1%), iomete ankaŭ aliaj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Hoŝiarpur 2 universitatoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Hoŝiarpur la oficialaj lingvoj estas la panĝaba, hindia kaj angla lingvoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Hoŝiarpur estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-aŭgusto. La jara meza temperaturo estas 24 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hoŝiarpur havas stacidomon konstruitan en 1905, kie finiĝas la rekta linio el Ĝalandar. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno kun nur kelkaj flugoj fiunkcias komence en Adampur, krome estas internacia flughaveno en Amritsar.

Statuo en Hoŝiarpur

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Lerneja enirejo