Pathankot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panorama vido al Pathankot
Larĝa panorama vido al Pathankot
Pathankot
urbego • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 145001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 155 909  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 16′ N, 75° 39′ O (mapo)32.26888888888975.649722222222Koordinatoj: 32° 16′ N, 75° 39′ O (mapo) [+]
Alto 331 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Pathankot (Panĝabo)
Pathankot (Panĝabo)
DEC
Pathankot
Pathankot
Situo de Pathankot
Pathankot (Barato)
Pathankot (Barato)
DEC
Pathankot
Pathankot
Situo de Pathankot

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pathankot [+]
vdr

Pathankot, panĝabe: ਪਠਾਨਕੋਟ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la norda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Urba panoramo

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ takso en 2015 Pathankot havis 159 909 da loĝantoj kun legoscio 89%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pathankot situas en montaro Sivalikoj laŭ rivero en averaĝa alteco de 332 metrojn laŭ la marnivelo. Gurdaspur troviĝas 39, Batala 64, Amritsar 61, Hoŝiarpur kaj Ĝamuo po 86, Ĝalandar 80, Ludiana 151, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 431, Mumbajo 1504, Kolkato 1654 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Pathankot estis menciita plej frue kiel "Aŭdumbara", el tiu periodo estis trovitaj moneroj. En la mezepoko inter la 11-a kaj 16-a jarcentoj Pathankot estis ĉefurbo de ŝtato Nurpur. Ekde 1947 post longaj diskutoj tiu areo iĝis parto de Barato kaj ne de Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pathankot estas komerca nabo en nordokcidenta Barato, tie renkontiĝas varoj el Himaĉal-Pradeŝo, Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Panĝabio. Historie la lignokomerco ludis gravan rolon en la ekonomio.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Pathankot vivas ĉefe hinduoj (89%), poste sikoj (8%), kristanoj (preskaŭ 2%), iomete ankaŭ aliaj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Pathankot pluraj altlernejoj funkcias.

Altlernejo

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Pathankot la plej ofta lingvo estas la panĝaba, sed estas uzataj ankaŭ la urdua, hindia kaj dogra lingvoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Pathankot estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 1335 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La temperaturo varias inter 20-29 °C, la averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.

Historia ripozdomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Pathankot akceptas 3 fervojajn liniojn el Ĝamuo, Gurdaspur kaj Ĝalandar. 4 ĉefvojoj kaj kuras al la urbego, kie aparta fervoja kaj voja pontoj helpas la trafikon. La armea flughaveno, kiu estis atakita en 2016, situas apud la urbo kun kelkaj enlandaj civilaj flugoj. La internacia flughaveno ĉe Amritsar troviĝas. Enurbe ankaŭ en:auto rickshaw kaj en:cycle rickshaw liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans