Batala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batala
urbo
Administrado
Poŝtkodo 143505
Demografio
Loĝantaro 183 314  (2013) [+]
Loĝdenso 4 365 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 49′ N, 75° 12′ O (mapo)31.818675.2028Koordinatoj: 31° 49′ N, 75° 12′ O (mapo) [+]
Alto 249 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Batala (Panĝabo)
Batala (Panĝabo)
DEC
Batala
Batala
Situo de Batala
Batala (Barato)
Batala (Barato)
DEC
Batala
Batala
Situo de Batala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Batala [+]
vdr

Batala, panĝabe: ਬਟਾਲਾ, estas malnova kaj industria urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la norda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en distrikto de Gurdaspur. Batala estas grava loko por sikaj fervoruloj.

Vojo en Batala

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Batala havis 158 404 da loĝantoj kun legoscio 85%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Batala situas en montetaro en averaĝa alteco de 249 metrojn laŭ la marnivelo. Distrikta sidejo Gurdaspur troviĝas 25 (sed laŭ veturdistanco 47), Amritsar 38, Kapurthala 53, Pathankot 64, Ĝalandar 66, Hoŝiarpur 74, Lahoro 86, Ludiana 118, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 193, tutlanda ĉefurbo Delhio 404, Mumbajo 1449, Kolkato 1658 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Batala estis fondita en 1465. Dum regado de la Mogola Imperio la urbo estis ĉirkaŭita de muro kun 12 pordegoj. Post la sendependeco de Barato (1947) tiu teritorio estis disputita inter Barato kaj Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Batala iam estis konata kiel la "Fera Birdo de Azio" ĉar ĝi produktis la plej altan kvanton de agrikultura kaj mekanika maŝinaroj. Ĝi ankaŭ estas agrikultura foirejo kaj industria centro pri prilaboradoj de lano, sukero kaj rizo. La ĉirkaŭaĵo de Batala estas ankoraŭ plejparte agrikultura; ĝi estas konsiderita unu el la "rizbovloj" de la lando.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Batala vivas ĉefe hinduoj (56%), poste sikoj (38%), kristanoj (4%), iomete ankaŭ aliaj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Batala pluraj altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Internacia loko en Batala

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Batala la oficiala lingvo estas la panĝaba.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Batala estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 750 mm. Dum musono inter julio-septembro ofte pluvas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Batala akceptas 3 fervojajn liniojn el Gurdaspur, Amritsar kaj vilaĝo Quadia. Tiu lasta baldaŭ pluiros al Ĝalandar. Po 4 ĉefvojoj kaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima, ankaŭ internacia flughaveno estas ĉe Amritsar.

Stacidomo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo