Gustawa Jarecka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustawa Jarecka
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1908 (1908-12-23)
en Kalisz
Morto januaro 1943
Lingvoj polagermana
Loĝloko Varsovia geto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Q123742609
Okupo
Okupo verkisto • lerneja majstro • tajpisto
vdr

Gustawa Jarecka (naskiĝis la 23-an de decembro 1908 en Kalisz, mortis la 22-an/23-an de januaro 1943[1]) – pola prozistino, membro de Oneg Ŝabat, viktimo de la holokaŭsto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la familio de Maurycy Mojżesz, komercisto, kaj Natalia Wit[2]. Ŝi lernis en mezlernejo en Lodzo kaj magistriĝis pri pollingvistiko ĉe la Universitato de Varsovio (1925–1931). En 1932 estis publikigita ŝia debuta romano Inni ludzie (La aliuloj). Ŝiajn novelojn kaj fragmentojn de romanoj oni publikigis en la gazetoj Głos Poranny, Dziennik Ludowy, Górnik, Myśl Socjalistyczna kaj Nowa Kwadryga. Ŝiaj tekstoj tuŝis sociajn problemojn interalie de senlaboreco kaj priskribis la vivon de la malsuperaj klasoj. Ŝi laboris en lernejo kiel instruisto de la pola lingvo en Wąbrzeźno. Ŝi estis ateisto.

Dum la germana okupacio en la dua mondmilito Gustawa Jarecka loĝis en la varsovia geto, kie ekde 1940 ŝi laboris kiel telefonisto kaj tajpisto en Judenrat, kaj kunlaboris kun Marcel Reich-Ranicki Ŝi estis membro de la subtera organizo Oneg Ŝabat, por kiu ŝi faris kopiojn de Judenrat-dokumentoj, inkluzive de informoj pri la granda likvidado[3]. Ŝi laboris proksime kun Emanuel Ringelblum. Laŭ lia rakonto, ŝi ne trapasis al la tiel nomata arja flanko (ekster la geto) pro financaj kaj familiaj kialoj – ŝi ne volis forlasi siajn du filojn, Marek kaj Karol, kiujn ŝi edukis sola. Ŝi mortis dum la dua likvidado en la varsovia geto en januaro 1943. Ŝi mortis kune kun siaj infanoj en trajno iranta al la ekstermejo Treblinka[1].

Al Jarecka oni atribuas la aŭtorecon de raporto priskribanta la estas meritigita je esti la verkinto de raportaĵo priskribanta la grandan deportado-operacon el la geto en la somero de 1942, sub la titolo Ostatnim etapem przesiedlenia jest śmierć (La lasta etapo de la transloĝigado estas morto). La skua rakonto, kiu finiĝas meze de frazo, troviĝas en la dua parto de la Arkivo de Ringelblum[1].

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Inni ludzie (La aliuloj, 1931)
  • Stare grzechy (Malnovaj pekoj, 1934)
  • Przed jutrem (Antaŭ la morgaŭo, 1936)
  • Szósty oddział jedzie w świat (La sesa klaso vojaĝas en la mondon, 1936)
  • Ludzie i sztandary (Homoj kaj standardoj; p. 1: Ojcowie, La patroj, 1938; p. 2, Zwycięskie pokolenie, La venka generacio, 1939)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kamień ciśnięty pod koło historii. Gustawa Jarecka, artikolo pri Jarecka en la retejo de la Juda Historia Instituto
  2. Martyna Rusiniak-Karwat: Jarecka Gustawa, Wirtualny Sztetl
  3. Anna Majchrowska: Styczniowa akcja likwidacyjna w getcie warszawskim, Juda Historia Instituto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]