Gusztáv Bárczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Bárczi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1890 (1890-09-13)
en Dvorníky
Morto 9-an de aŭgusto 1964 (1964-08-09) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gusztáv Bárczi
Okupo
Okupo politikisto • speciala instruisto • kuracisto
vdr

Gusztáv BÁRCZI [gustAv bArci], laŭ la hungara skribmaniero Bárczi Gusztáv estis hungara kuracisto kaj speciala instruisto.

Gusztáv Bárczi naskiĝis kiel Kratina Gusztáv la 13-an de septembro 1890 en Hungario, en Udvarnok (nuntempa Dvorníky en Slovakio). Li mortis la 9-an de aŭgusto 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Bárczi iĝis instruisto en Léva en 1910, poste li plulernis en Budapeŝto. En la ĉefurbo li instruis surdulojn. En 1921 li akiris diplomon pri kuracisto, poste li fondis specialan lernejon por surduloj kaj mutuloj. Inter 1942-1963 li direktis ĉeflernejon pri instruistoj pri handikapuloj. En 1953 li iĝis parlamentano. En 1958 li iniciatis en Orienta Germanio en Brandenburg specialan handikapan lernejon nomatan Barczi-Haus. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • ĉeflernejo (nun parto de universitato) prenis la nomon "Bárczi Gusztáv"

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egészségtani próbatanítások 1928
  • A siketség átöröklődése és az ezzel kapcsolatos praeventio 1936
  • Gyakorlati fonetika és hibás beszédjavítás 1950
  • Általános gyógypedagógia 1959

Fontoj[redakti | redakti fonton]