Gusztáv Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1803 (1803-12-08)
en Bratislavo
Morto 25-an de aprilo 1883 (1883-04-25) (79-jaraĝa)
en Newmarket
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Frat(in)o Kázmér Batthyány
Infano Prince Edmund Batthyany-Strattmann
Okupo
Okupo politikisto • ĉevalobredisto
vdr

Princo Gusztáv Batthyány [gustAv BatjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Batthyány-Strattmann Gusztáv estis hungara aristokrato, oficiro, ĉevalobredisto. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári. Lia frato estis Kázmér Batthyány, lia kuzo estis Lajos Batthyány.

Gusztáv Batthyány

Gusztáv Batthyány [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1803. Li mortis la 25-an de aprilo 1883 en Britio en Newmarket.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Batthyány komence estis oficiro en armeo de Habsburga Imperio. En 1838 li heredis bibliotekon kun 30 000 volumoj, kiun li donacis al Hungara Scienca Akademio. Lia frato Kázmér okupiĝis pri la bieno, Gusztáv mem vivis plu en Anglio. En 1840 okazis en Batthyány-bieno la unuaj ĉesoj de servutuloj, kiuj iĝis kamparanoj. Dum la hungara revolucio de 1848 li hejmenvenis kaj li batalis por la hungaraj interesoj. Post la falo li estis arestita, poste li iĝis simpla trudsoldato. Post iom da tempo lia amikaro liberigis lin kaj li revojaĝis al Anglio, kie li okupiĝis pri bredado de ĉevaloj kaj konkursoj de ĉevaloj. En 1875 lia ĉevalo gajnis en granda konkurso. Pli frue en 1870 li heredis pli altan nobelan rangon, samtempe la familian nomon Strattmann.

Fontoj[redakti | redakti fonton]