Gvardio de Hlinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvardio de Hlinka
emblemo
flago
milico
Komenco 8-a de oktobro 1938
Fino 8-a de majo 1945
Sidejo Bratislavo, Slovaka ŝtato
Ideologio

naciismofaŝismo

Fondinto(j) Jozef Tiso vd
Estr(ar)o Jozef Tiso
vdr

Gvardio de Hlinka (GH) estis duonsoldata organizaĵo de Slovaka Popola Partio de Hlinka formiĝinta en la jaro 1938 kaj leĝigita en oktobro de 1938.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj taĉmentoj de la gvardio de Hlinka estiĝis en junio de 1938 en Bratislavo, en julio en Trnava, en Nitra kaj pluaj slovakaj urboj. La taĉmentoj estiĝadis sen permeso de oficoj. Kiam la 14-an de marto 1939 estiĝis Slovaka ŝtato, ili aktive partoprenis en persekutado de ĉeĥoj, judoj kaj kelkaj slovakoj. La 28-an de oktobro 1938 la gvardio de Hlinka fariĝis ununura soldata organizaĵo sur la slovaka teritorio. Ĝis junio de 1940, kiam tute unuiĝis kun la gvardio de Hlinka, memstara konsistero de la gvardio de Hlinka estis Rodobrana, kiu kreis ties eliton kaj uzurpis al si rajton por kontroli la gvardion de Hlinka. Nombro de membroj de GH en la memstara ŝtato principe plialtiĝis.

Per registara ordono el la 5-a de septembro 1939 fakte disvastiĝis la leĝopovoj de la gvardio de Hlinka kaj estis difinita deviga membreco de viroj de 6 ĝis 60 jaroj de la aĝo. Tiu ĉi difino kunpuŝiĝis kun rezisto kaj tial la gvardio de Hlinka estis la 21-an de decembro 1939 proklamita kiel duonsoldata organizaĵo kun propravola membreco. La postenon kaj taskojn definitive reguligis leĝo el la 5-a de julio 1940.

La gvardio de Hlinka havis kreitajn specialajn taĉmentojn (rajdistara, aviadistara, motorizita, splisista, fervoja, akademia GH). Kelkajn specialajn kursojn por elektitaj membroj gvidis ankaŭ germanaj instruistoj. La plej supera reprezentanto de GH estis Jozef Tiso, ĉefkomandanto ĝis marto de 1939 Karol Sidor, post li Alexander Mach (escepte de periodo majo ĝis julio de 1940, kiam anstataŭis lin Franrišek Galan), 19441945 Otomar Kubala. Kiel parto de sekureca aparataro de Slovaka ŝtato la gvardio de Hlinka plenumis ankaŭ kelkajn taskojn de polico. Pase de Slovaka nacia ribelo ĝi partoprenis ĉeflanke de germanaj taĉmentoj en agadoj kontraŭ ribeluloj kaj civila loĝantaro. Ekde septembro de 1944 la gvardio de Hlinka fariĝis konsistero de armitaj sekurecaj fortoj subigita al Ministerio de nacia defendo. Ekde printempo de 1945 ties agadon direktigis komandanto de germanaj soldataroj en Slovakio. Post la dua mondmilito la gvardio de Hlinka estis disigita kaj malpermesita, ties reprezentantoj estis plimulte starigitaj antaŭ juĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]