György Kézdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

György Kézdy [djordj kEzdi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kézdy György estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs].

György Kézdy

György Kézdy [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de februaro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kézdy devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis libroblindisto kelkajn jarojn. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1962. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Várkonyi. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:

En 2005 kancero atakis lin, post jaroj li sinmortis. Li ricevis 4 premiojn inter 1981-2006. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bogáncs (1958)
  • Patro (filmo) (1966)
  • La atestanto (1969)
  • Defekt (1977)
  • Valaki figyel (1985)
  • Csajok (1995)
  • Született lúzer (2007)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bors (serio, 1968)
  • Aranyborjú (1974)
  • Klapka légió (1983)
  • A harmadik testőr (1995)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Don Knotts kaj aliaj [2]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2016) [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]