György Korondi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Korondi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1936 (1936-02-18)
en Győr
Morto 30-an de junio 2015 (2015-06-30) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Anna Korondi
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

György Korondi [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korondi György estis hungara operkantisto (tenoro), iam tornisto. Lia origina familia nomo estis Kummer, malofte lia familia nomvarianto estis Korondy.

György Korondi [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1936 en Győr, li mortis la 30-an de junio 2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Korondi frue kantadis en diversaj korusoj. Li frekventis industrian lernejon, poste li laboris kiel tornisto, sed li lernis ankaŭ kantoteknikon en muzika lernejo en sia naskiĝurbo. Inter 1957-1959 li plulernis en konservatorio en Budapeŝto, poste jam en la Muzikakademio. Li lernis kantoteknikon de Endre Rösler, foje de Tito Schipa. En 1962 li interrompis la lernadon, ĉar Teatro Csokonai (Debrecen) atendis lin kun gravaj roloj, ekzemple Charles Gounod: Faust - titolrolo. Post 2 jaroj li ricevis rolojn ankaŭ al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1966 li jam estis membro de la Operejo. Baldaŭ li kantadis ankaŭ eksterlande, precipe en la socialismaj landoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1972-1976, krome li estis nomumita postmorte eterna membro de la Operejo en 2015.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]