György Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Lengyel
Persona informo
Naskonomo Lengyel György
Naskiĝo la  18-an de majo 1936(nun 1936-05-18)
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Madách Imre High School • Universitato de Dramo kaj Filmo
Infanoj 2
Okupo
Okupo teatra reĝisorolektoro
vdr

György Lengyel [djordj lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel György estas hungara reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto.

György Lengyel [1] naskiĝis la 18-an de majo 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Lengyel frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, jam ankaŭ tiam li okupiĝis amatore pri reĝisorado. Post la abituriento li atendis 2 jarojn por lerni reĝisorion, sed tiam la petis eblecojn partopreni en la teatraj laboroj. Li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961, li lernis precipe de Kálmán Nádasdy, Miklós Gyárfás, Endre Marton, Tamás Major, József Gáti. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen), kie li estis ĉefreĝisoro ekde 1963, arta gvidanto ekde 1979. Inter 1966 kaj 1988 li reĝisoradis en Teatro Madách. Inter 1988-1993 li estis ankaŭ teatrestro de Nacia Teatro (Pécs), inter 1993-2001 teatrestro de Teatro Csokonai. Ekde 1967 li ankaŭ instruis en la menciita Teatra Altlernejo, foje ankaŭ en Kanado kaj Usono. En 1999 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn en 1968 kaj 1990. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Peer Gynt (filma versio, 1977)
  • A kertész kutyája (1986)
  • A Teremtéstől az Emberig (2009)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]