György Miklós Keserű

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Miklós Keserű
Persona informo
Naskiĝo la  31-an de aŭgusto 1967(nun 1967-08-31)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo scienca esploristo • kemiisto
vdr

György Miklós Keserű [djordj miklOŝ keŝerU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keserű György Miklós estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

György Miklós Keserű[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Miklós Keserű akiris diplomon (M.Sc.) en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1991, poste li iomete plustudis en Karlsruhe. Hejmenveninta li gvidis kemian esplorlaboratorion en signifa uzino pri medikamentoj. En 1994 li akiris sciencan gradojn PhD en la universitato kaj C.Sc en la akademio. Inter 1999 - 2006 li laboris en alia simila uzino, kie li profitis la komputilan teknikon dum esplorado. Intertempe li doktoriĝis (D.Sc.) antaŭ la akademio en 2003 kaj en la sama jaro habilitiĝo okazis en la universitato. Li estis ankaŭ esplora privata universitata profesoro. Inter 2013-2015 li estis direktoro de akademia esplorcentro. Liaj esplorinteresoj inkluzivas la medikamentan kemion. Li kontribuis al malkovro de medikamento, kiun Usono aprobis en 2015. Li ricevis premiojn inter 1995-2014 (ankaŭ eksterlandajn).

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Total Synthesis of Plagiochins C and D, Macrocyclic Bis(bibenzyl) Constituents of Plagiochila acantophylla (1992)
  • The influence of lead discovery strategies on the properties of drug candidates (2009)
  • Discovery of Subtype Selective Janus Kinase (JAK) Inhibitors by Structure-Based Virtual Screening (2016)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • A gyógyszerkutatás kémiája (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-25. Alirita 2019-10-25.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.