György Rákóczi la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Rákóczi la 2-a
Princo de Transilvanio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1621 (1621-01-30)
en Sárospatak
Morto 7-an de junio 1660 (1660-06-07) (39-jaraĝa)
en Oradea
Tombo Sárospatak vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Familio
Dinastio Rákóczi vd
Patro Georgo Rákóczi la 1-a vd
Patrino Suzanna Lorántffy vd
Gefratoj Sigismondo Rákóczi vd
Edz(in)o Sofia Báthori vd
Infanoj Francisko Rákóczi la 1-a vd
Profesio
Okupo mecenatoregantopolitikistomonarko vd
Princo de Transilvanio
Dum 16481657
Antaŭulo Georgo Rákóczi la 1-a
Sekvanto Francisko Rhédey
2-a periodo
Dum 1657–1658
Antaŭulo Francisko Rhédey
Sekvanto Akoŝo Barcsai
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Georgo Rákóczi la 2-a

Georgo Rákóczi la 2-a, hungare II. RÁKÓCZI György [rako:ci] (naskiĝis la 30-an de januaro 1621 en Sárospatak, mortis la 7-an de junio 1660 en Nagyvárad) estis reganto de Transsilvanio (1648-1660). Li estis la edzo de Sofia Báthori.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Georgo Rákóczi la 2-a estis la filo de Georgo Rákóczi la 1-a kaj Zsuzsanna Lorántffy. En 1640 li estis ĉefkapitano de fortikaĵo Várad kaj ĉefprefekto de Departemento Bihar. La landkunveno jam en vivo de lia patro la 3-an de februaro 1642 elektis lin reganto. En 1644 dum la milito kontraŭ Rodolfo la 3-a li estis gubernatoro de Transilvanio. La 11-a de oktobro 1648 alpaŝis la tronon. Ekde komenco li klopodis akiri la kronon de Pollando. En januaro 1657 lige kun svedoj okupis Varsovion, sed la svedoj forlasis lin kaj li suferis malvenkon fare de poloj. Li devis fari mallaŭdindan kontrakton kun ili kaj komencis retiriĝi. En fino de julio la transilvania armeo falis en kaptitecon de tataroj kaj li atingis Transilvanion kun malmultaj akompanantoj. La 3-an de novembro oni elektis reganto Francisko Rhédey, kiu okupis la tronon en januaro 1658. La turkoj ne akceptis lin kaj je la ordono de la grandveziro oni elektis en oktobro 1658 reganto Akoŝo Barcsai, sed Rákóczi ekiris kun sia armeo por reokupi sian tronon. En batalo ĉe Szászfenes la 22-an de majo la paŝao de Buda disbatis lian militistaron kaj pro kapvundo li poste mortis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Szilágyi Sándor: II. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 19. Bp., 1891);
  • Szabó Magdolna: II. R. Gy. erdélyi fejedelemsége (Szeged, 1935);
  • Kósa János: II. R. Gy. (Bp., 1942

Fonto[redakti | redakti fonton]