György Szapáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Szapáry
György Szapáry
György Szapáry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1938 (1938-08-01) (85-jaraĝa)
en Tiszabura
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gyula Szapáry
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomato
vdr

Grafo György Szapáry [djordj sapAri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szapáry György Béla Mária József István estas hungara-belga ekonomikisto, ambasadoro, bankisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szapári, muraszombati kaj szécsiszigeti [sapAri murasombati sEĉisigeti]. Unu el liaj praavoj estis grafo Gyula Szapáry.

György Szapáry[1][2] naskiĝis la  1-an de aŭgusto 1938(nun 1938-08-01) en Tiszabura.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Szapáry frekventis benediktanan gimnazion en Győrszentmárton. Dum la hungara revolucio de 1956 li disidis al Belgio, kie li akiris ekonomikan diplomon en 1961, eĉ li doktoriĝis en Katolika Universitato de Loveno. Post la diplomo li esploris en la universitato (1961-1965), poste li estis oficisto de Eŭropa Ekonomia Komunumo, inter 1967-1990 li laboris en Internacia Monunua Fonduso en Vaŝingtono. Depost fino de la socialismo (1990) li revenis al Hungario kaj li rericevis la hungaran ŝtatanecon. Li estis tuj ligilo inter Hungarlando kaj la Monunua Fonduso, poste li estis vicbankestro de Hungara Nacia Banko (1993-1999 kaj 2001-2007), krome ĉefambasadoro en Vaŝingtono (2011-2015). Li edziĝis en 1965, vidviĝis en 2011, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis hungaran premion en 2023.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Diffusion du progrès et convergence des prix, Europe-États-Unis, 1899–1962 (kunaŭtoro, 1966)
  • Moderate inflation. The Experience of Transition Economies (kunaŭtoro, 1998)
  • Monetary Strategies for Joining the Euro (2004)
  • Az euróövezet bővítése és euróbevezetési stratégiák (kunaŭtoro, 2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]