György Z. Gács
György Z. Gács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1914 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de majo 1978 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
György Z. Gács [djordj zE gAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Z. Gács György estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruistoj. Lia familia nomvarianto (supoze lia origina nomo) estis Zartler.
György Zartler [1] Arkivigite je 2018-04-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de oktobro 1914 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de majo 1978 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Z. Gács frekventis privatajn artlernejon de János Vaszary (pentristo) kaj István Szőnyi, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1940. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ágost Benkhard kaj István Szőnyi. Post la diplomo li instruis en faklernejo, ekde 1945 en arta gimnazio. En la jaroj 1948 kaj 1949 li havis stipendiojn en Romo kaj Bulgario. Li kreis mezlernejan instruadon pri vitropentrado kune kun Júlia Báthory. Inter 1953 kaj 1978 li instruis en Industriarta Altlernejo en statuso katedrestro. Li instruis ankaŭ en la Belarta Altlernejo (1962-1978). Li pensiuliĝis en 1978.
Komence li pentradis kaj kreis grafikaĵojn, poste li kreis artaĵojn el betonoj, vitroj, ceramikaĵoj kaj emajloj. Li longe apartenis al Artistkolonio (Szentendre). Li ricevis 4 premiojn inter 1956–1974. Li mortis pro trafikakcidento.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1957, 1968, 1974, 1985)
- Szombathely (1967)
- Debrecen, Szentendre (1979)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1940, 1946, 1964, 1972, 2004)
- Stokholmo (1948)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1955, 1965, 1971)
- Szombathely (1957)
- Szentendre (1977, 1979, 1993)
Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Idős asszony portré
- Női arckép
- Téli háztetők
Elektitaj vitraloj[redakti | redakti fonton]
- János vitéz (1953–55, Dunaújváros, kulturdomo)
- vitralo (1953, Székesfehérvár, stacidomo)
- vitra mozaiko (1962, Kecskemét, hotelo)
- vitraĵo (1976, Pupteatro (Budapeŝto)
Elektitaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- artaĵo (1948, pinira fervojo, Budapeŝto)
- eksteraj ornamaĵoj (1958 en domoj de Újpest)
- marmora surmura bildo (1966, Berhida, lernejo)
- kroma ŝtalo (1970, domo Afit, Budapeŝto)
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Az építészet és a festészet mai alakulása (1940, disertaĵo)
- A festészet technológiája (1953, studenta lernolibro)
- A képzőművészet iskolája 2. (postmorta faklibro)
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- Ildikó Bálint
- József Gémes
- Eta Erdélyi
- Ernő Fóth
- Márton Horváth
- Ágnes Kertészfi
- Imre Kocsis
- Attila Kovács (pentristo)
- Orsolya Székely (vitroartisto)
- Géza Szily
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2015-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
-
Ekstera murpentraĵo en Budapeŝto
-
Ornamaĵo en pionira fervojo en Budapeŝto
-
Vitralo en stacidomo de Székesfehérvár