Saltu al enhavo

Gyula Alapi (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Alapi (pli aĝa)
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1872(nun 1872-10-20)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Komárom
Morto la 20-an de januaro 1936
en  Ĉeĥoslovakio Komárno
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco Hungario
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Gyula Alapi (pli aĝa)
Familio
Infano Gyula Alapi (pli juna) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
arkeologo
arkivisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Alapi [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alapi Gyula estis hungara ĵurnalisto, arkivisto, arkeologo, politikisto. Lia familia nomvarianto estis Alapy, lia pseŭdonomo estis Aliquis, lia filo estis la samnoma Gyula Alapi (pli juna).

Gyula Alapi (pli aĝa)[1] naskiĝis la  20-an de oktobro 1872(nun 1872-10-20) en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 20-an de januaro 1936 en Komárno (Ĉeĥoslovakio).

Pentraĵo pri Gyula Alapi (pli aĝa)

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Alapi (pli aĝa) maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom en 1889, poste li studis juron ĝis 1892. Li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910, sed li finis ankaŭ arkivistan licencon en 1902 kaj arkeologian licencon en 1910. Li laboris en la agrikultura ministerio inter 1892-1898, poste li havis ŝtatan postenon en sia naskiĝurbo, poste inter 1903-1923 li estis arkivisto. Pli frue jam ekde 1891 li estis ankaŭ ĵurnalisto, baldaŭ li havis postenon ankaŭ en la loka muzeo, eĉ li faris arkeologiajn esplorojn. Depost Traktato de Trianon li apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. Ekde 1928 li ankaŭ politikadis. Lia edzino naskis filon en 1911.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Költemények (poemoj, 1895)
  • Komáromvármegye és város írói (1908)
  • Bűbájosok és boszorkányok Komáromvármegyében (1914)
  • Az illetőség jogvitája (1924)
  • A csallóközi halászat története (1933, 1994)
  • Komárom vármegye kultúrtörténetéből (2000)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Komárno (2006)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]