Saltu al enhavo

Gyula Ambrózy (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Ambrózy (juristo)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1884 (1884-02-12)
en Nyíregyháza
Morto 2-an de marto 1954 (1954-03-02) (70-jaraĝa)
en Szolnok
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo international law scholar (en) Traduki
legal author (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Gyula Ambrózy [djula ambrOzi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ambrózy Gyula estis hungara juristo, ministeria oficisto, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis sédeni [ŝEdeni].

Gyula Ambrózy[1] naskiĝis la  12-an de februaro 1884(nun 1884-02-12) en Nyíregyháza, li mortis la 2-an de marto 1954 en Budapeŝto (laŭ wikidata en Szolnok).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Ambrózy akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1907, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1910-1912 li estis notario en la ĉefurba juĝejo, inter 1912-1921 li servis en la ministerio, inter 1921-1944 en la kabineta oficejo, kie li havis la rangon subministro ekde 1938. Dum la 2-a mondmilito li estis signifa kaj proksima figuro de Miklós Horthy. En 1944 li partoprenis en fiaska puĉo kontraŭ nazioj, poste li estis deportita al Koncentrejo Mauthausen. Post la liberiĝo li hejmenvenis kaj estis nur atestanto kaj ne akuzito dum la ekzamenoj. Tamen en 1951 li estis deportita al farmo apud Szolnok.

Li edziĝis en 1923 kaj li ricevis 2 premiojn en 1930 kaj 1940. Lia ĉeftemo estis la internacia juro kaj internaciaj kontraktoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A harmadik javára szóló szerződések. (1905)
  • A nemzetközi szerződések jogi kötelező ereje. (1918)
  • A magyar békeszerződés és a becikkelyező törvény szövege és magyarázata. (1921)
  • A népszövetségi eszme reális tartalma. (Bp., 1925).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]