Saltu al enhavo

Gyula Gömbös

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Gömbös
Persona informo
Gömbös Gyula
Naskiĝo 26-an de decembro 1886 (1886-12-26)
en Murga
Morto 6-an de oktobro 1936 (1936-10-06) (49-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Nefropatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Party of Hungarian Life (en) Traduki
Unity Party (en) Traduki
Hungarian National Independence Party (en) Traduki
National Smallholders' and Agrarian Laborers' Party (en) Traduki
Party of National Unity (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vitéz jákfai GÖMBÖS Gyula (26-a de decembro 1886, Murga - 12-a de junio 1936, Munkeno) estis hungara oficiro, politikisto, ĉefministro inter 1932-1936.

Li soldatservis dum la unua mondmilito kiel kapitano. En 1919 oni elektis lin prezidanto de MOVE (Magyar Országos Véderő Egyesület ~ Hungara Tutlanda Defendforta Asocio), ekstremdekstrula asocio. Dum junio-julio de 1919, li estis ando de la kontraxuregistaro en Szeged kiel militafera ŝtatsekretaro. Li rolludis en la ribelo kontraŭ la aŭstra administrado en okcidenta Hungario kaj likvido de la dua reĝa puĉo (oktobro de 1921).

Li membriĝis en 1922 al la Unueca Partio de Bethlen-Nagyatádi Szabó, kies komisiita vicprezidanto li iĝis. Li baldaŭ eksmembriĝis kaj fondis la Hungaran Nacian Sendependiĝan Partion en 1923. Post sia repaciĝo kun Bethlen István (1928), li iĝis unue militafera ŝtatsekretario poste patrujdefenda ministro (1929).

Li laboris ekde la 1-a de oktobro de 1932 kiel ĉefministro. Li prezentis 95-punktan Nacian Laborplanon, li volis la sindikatojn traorganizi laŭ la itala korporacia ekzemplo. Li elkonstruis striktajn rilatojn kun Italio, li estis la unua ĉefministro kiu vizitis Hitler-on (junio de 1933). Li subskribis la roman kontrakton kun Italio kaj Aŭstrio (1934). Li apogis la agresajn planojn de Germanio.

Li direktis la parlamentajn balotojn en 1935 ofte kun perforto (salvo en Endrőd, endrődi sortűz). Post la balotoj, li metis siajn malnovajn oficirajn amikojn en ŝtatajn gvidantajn postenojn.

Li veturis (14-a de majo 1936) por kuraci sian malsanon (renoproblemojn) al Germanio, kie li neatendite mortis.

Interesaĵo: li estis germandevena defendanto de la hungara popolraso

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]