Gyula Lux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Lux
Gyula Lux
Gyula Lux
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de aprilo 1884(nun 1884-04-20)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Henckó
Morto la 4-an de novembro 1957
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Árpád Gömöry
Okupo
Okupo filologo • gramatikisto • lerneja majstro
vdr

Gyula Lux [djula luks], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lux Gyula János estis hungara instruisto.

Gyula Lux[1] naskiĝis la  20-an de aprilo 1884(nun 1884-04-20) en Henckó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Henckovce en Slovakio), li mortis la 4-an de novembro 1957 (laŭ WikiData la mortotago estas la 5-a) en Budapeŝto.

Gyula Lux dum la 1-a mondmilito

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Lux apartenis al la germana minoritato de la lando. Li lernis laŭvice en sia naskiĝvilaĝo, Dobsina kaj Losonc, kie li akiris pedagogian licencon en 1902. Post la licenco li instruis 2 jarojn en Kenyő, samtempe li estis ankaŭ luterana kantoro. En 1907 kaj 1909 li akiris pli valorajn licencojn en altlernejoj en Budapeŝto, poste li instruis en Kolozsvár. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, poste li estis pedagogia postenulo en Budapeŝto. Li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József en 1933. Li establis germanlingvan liceon en 1940 kaj gvidis ĝin ĝis la emeritiĝo en 1944. Li edziĝis en 1914.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A német nyelvtanítás módszere. (1923)
  • A nyelv. Nyelvlélektani tanulmány. (1927)
  • Nyelvi adatok a délszepesi és dobsinai német nép településtörténetéhez. (1938)
  • Dobschau. Eine deutsche Sprachinsel im Karpatenraum. (1959)
  • Wörterbuch der Mundart von Dobschau (Zips). (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]