Gyula Németh
Aspekto
Gyula Németh | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1890 en Karcag |
Morto | 14-an de decembro 1976 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1909–1913) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Irén N. Sebestyén ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto orientalisto Turkologist (en) ![]() ![]() |
Gyula Németh [djula nEmet], laŭ la hungara skribmaniero Németh Gyula estis hungara lingvisto kaj profesoro.

Gyula Németh naskiĝis la 2-an de novembro 1890 en Karcag. Li mortis la 14-an de decembro 1976 en Karcag.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Németh frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1909-1913, poste li plulernis helpe de stipendio en Kiel kaj Berlino. Li komencis instrui en Budapeŝto en la universitato. En 1920 li fondis societon omaĝe al Sándor Kőrösi Csoma. Li longe redaktis lingvistajn periodaĵojn, dume li okupiĝis pri turkaj lingvoj, prahistorio de hungaroj kaj pri la hungara lingvo. Li estis dufoje dekano, poste rektoro en Universitato de Budapeŝto. En 1965 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1948, en 1937 samvaloran premion.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Türkisches Lesebuch mit Glossar 1916
- Türkische Grammatik 1917
- A régi magyar írás eredete (Deveno de la malnova hungara ortografio) 1917
- Türkisch–deutsches Gesprächsbuch 1917
- A honfoglaló magyarság kialakulása (Elformiĝo de la hungareco dum la patrujokupo) - ĉefverko - 1940
- The runiform inscriptions from Nagy-Szent-Miklos and the runiform scripts of Eastern Europe 1971
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine