Gyula Rimanóczy (1903 - 1958)
Gyula Rimanóczy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1903 en Vieno |
Morto | 21-an de decembro 1958 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/1-1-165 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1925) ![]() |
Familio | |
Infanoj | Yvonne Rimanóczy, Gyula Rimanóczy (1932 - 1992), Jenő Rimanóczy ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto akademiulo ![]() |
Gyula Rimanóczy [djula rimanOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rimanóczy Gyula estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, signifa figuro de la hungara avangardo. Lia avo estis Kálmán Rimanóczy (patro), lia patro estis Kálmán Rimanóczy (filo), lia filino estis Yvonne Rimanóczy.



Gyula Rimanóczy [1] Arkivigite je 2017-04-15 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de januaro 1903 en Vieno, li mortis la 21-an de decembro 1958 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Rimanóczy akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1925, poste li studvojaĝis en Eŭropo, fine li eklaboris en laborejo de Gyula Wälder (arkitekto). Inter 1933 kaj 1948 li estis memstara arkitekto, poste la ŝtato malpermesis la privatajn entreprenistoj, tial li aliĝis al ŝtata arkitekta laborejo. Li laboris ĝismorte, sed li instruis ankaŭ ekde 1953 en supera majstra arkitekta lernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A kislakáskérdés fontos problémája (1930)
- Új Parthenonok felé (1942)
- Hozzászólás Nagy Budapest rendezési tervéhez (1948)
- A jövő Budapestje (1957)
Elektitaj arkitektaj planoj
[redakti | redakti fonton]- diversaj vilaoj ĉefe en Budapeŝto
- Preĝejo Sankta Antonio (Pasarét) (1933)
- garaĝo por aŭtobusoj en Budapeŝto (1937)
- Ministerio pri Trafiko kaj Poŝto (1939)
- Preĝejo Sankta Antonio (Zugló) (1944)
- Universitato de Veszprém (1951)
- Teknikuniversitato de Budapeŝto (pli nova domego, 1955)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo R, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine