György Hajós
Aspekto
György Hajós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1912 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de marto 1972 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-42 |
Lingvoj | hungara |
Loĝloko | Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - doktoro de filozofio (–1938) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
György HAJÓS [djordj hajOŝ], hungare Hajós György estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, mondfama sciencisto de geometrio.
György Hajós naskiĝis la 21-an de februaro 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de marto 1972 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Hajós frekventis gimnazion inter 1921-1929, universitaton inter 1931-1936 en Budapeŝto. Li okupiĝis pri matematiko jam dum la fruaj studjaroj. Ekde 1935 li edukis en diversaj universitatoj. En 1945 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn kaj 2 filinojn. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1962, inter 1929-1972 ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandan) premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ein neuer Beweis eines Satzes von Minkowski 1934
- Néhány szó a geometriai szerkesztésekről 1943
- Sur le probléme de factorisation des cycliques 1950
- Über eine Extremaleigenschaft der affin-regulären Polygone 1964
- Bevezetés a geometriába (Enkonduko al la geometrio) - lernolibro - 1960, poste plurfoje reeldonita