Halfdan T. Mahler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halfdan T. Mahler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1923 (1923-04-21)
en Vivild
Morto 14-an de decembro 2016 (2016-12-14) (93-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Kings
Lingvoj danagermana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago
Okupo
Okupo kuracisto • oficisto
vdr

Halfdan Theodor MAHLER (21-a de Aprilo 1923 - 14-a de Decembro 2016) estis dana kuracisto.[1]​ Li servis dum tri estrotempoj kiel ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) de 1973 ĝis 1988, kaj estis amplekse konata pro sia klopodo por batali kontraŭ la tuberkulozo kaj pro sia rolo en la preparo de la Deklaracio de Alma-Ata kiu plendis pri "disponebleco al ĉiuj popoloj de la mondo, en la jaro 2000, pri san-nivelo permesata ĝui socie kaj ekonomie produktantan vivon".[2][3]

Lia unua internacia aktiveco estis kontraŭ tuberkulozo kaj por komunuma laboro en evolulandoj. Li estris kampanjon kontraŭtuberkulozan de la Ruĝa Kruco en Ekvadoro inter 1950 kaj 1951.[4] En 1951, Mahler aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj pasigis preskaŭ dek jarojn en Barato kiel Supera Funkciulo de la MOS kontraŭ la tuberkulozo. Ekde 1962, li estis estro de la Unuo de Tuberkulozo en la sidejo de la MOS en Ĝenevo. Li estis reelektita kiel ĝenerala direktoro por du sinsekvaj periodoj kvinjaraj en 1978 kaj 1983.

Dum la epidemio de Aidoso de la 1980-aj jaroj, li rekonis, ke la MOS prokrastis la reagon kontraŭ la disvastigo de la malsano.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Den store Danske. Gyldendal. Alirita la 14an de Oktobro 2021.
  2. «Halfdan T. Mahler Kubulus Alumni». Københavns Universitet. Arkivita el la originalo la 16an de julio 2011. Konsultita la 14an de Oktobro 2021.
  3. «Primary health care comes full circle. An interview with Dr Halfdan Mahler.». Bulletin of the World Health Organization (BLT) Volume 86, Number 10, Oktobro 2008, 737-816. Konsultita la 14an de Oktobro 2021.
  4. Cueto, Marcos. 2004. The ORIGINS of Primary Health Care and SELECTIVE Primary Health Care. Am J Public Health 94 (11):1864-1874.
  5. Chan, Sewell (15a de Decembro de 2016). «Halfdan Mahler, Who Shifted W.H.O.’s Focus to Primary Care, Dies at 93». Konsultita la 14an de Oktobro 2021.