Halina Frąckowiak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halina Frąckowiak
Persona informo
Aliaj nomoj Sonia Sulin
Naskiĝo 10-an de aprilo 1947 (1947-04-10) (77-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Fakultato de Psikologio, Varsovia Universitato
Familio
Infano Filip Frąckowiak
Okupo
Okupo kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.halinafrackowiak.pl
vdr

Halina Maria Frąckowiak (naskiĝis la 10-an de aprilo 1947 en Poznań) – pola kantistino, komponisto kaj kantaŭtoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Halina Frąckowiak debutis en 1963 dum Festivalo de Junaj Talentuloj en Szczecin. Ŝi konkuris kun Czesław Niemen, Zdzisława Sośnicka kaj Krzysztof Klenczon, iĝis laŭreatino de t.n. "Ora Dekopo". Ŝi kunlaboris kun kelkaj muzikgrupoj. Poste akiris laŭvicajn premiojn en festivaloj de kanto en Opole kaj Kołobrzeg en la jaroj: 1969, 1976, 1977, 1988, 1991 kaj 1993. En 1976 en Opole estis aldone premiita per la titolo "Miss de Objektivo".

Kunlaborante kun ensembloj Czerwono-Czarni, Grupa ABC, TarpanyDrumlersi, ŝi lanĉis siajn furorkantojn. En 1972 komencis solulan karieron. Tiam kelkfoje gajnis plebisciton por la plej populara kantistino, partoprenis eksterlandajn festivalojn (Ostendo, Rostock, Dresdeno), kie ricevis la plej gravajn distingojn kaj premiojn, interalie "Oran Mikrofonon" de Pola-Amerika Artisma Agentejo.

Dumvoje al koncerto, okaziĝonta en 1990 en Gorzów Wielkopolski, ŝi grave vundiĝis dum voja akcidento.

La kantistino surbendigis pli ol 20 diskojn kaj kasedojn kaj ŝiajn koncertojn oni povus vidi en multaj lokoj de Eŭropo, en Usono kaj Kanado.

La disko Ogród Luizy (Ĝardeno de Luiza) (kaj ciklo de 20 amaj lirikoj) rezultis kiel frukto de fascinado de Halina Frąckowiak pri la poezio de Kazimierz Wierzyński. Laŭvica grava evento estis surbendigita disko kun la grupo SBB – Geira. Sur listoj de furorkantoj ektroviĝis tiaj verkoj kiel "Tin Pan Alley", „La papera luno" aŭ "Anna jam ĉi tie ne loĝas" (pri pereinta en aviadila akcidento pola kantistino Anna Jantar). Tio rezulto de laŭgrada ŝanĝo de ŝia repertuaro al pl serioza kaj lirika.

Polskie Nagrania (Polaj Surbendaĵoj), dum Enlanda Festivalo de Pola Kanto en Opole, atribuis al Halina Frąckowiak Oran Diskon pro tuto de artaj atingoj.

En 2008 surbendigis sian novan version de "Papierowy księżyc" (La papera luno) kune kun la emseblo Muchy.

En 2010 eniris apogkomitaton de Jarosław Kaczyński en prezidenta balotado.

Ŝi ligis sin kun politologo Józef Szaniawski, kun kiu havas filon Filip Frąckowiak, prizorgantan post subita morto de la patro la Memor-Ĉambron al Ryszard Kukliński, la pola-usona nacia heroo.