Hanafuda
Hanafuda (花札?) | ||
---|---|---|
Komenco de raŭndo de Koi-Koi
| ||
kartludo • ludkarto | ||
Nombro de ludantoj | 2-6 | |
Daŭro de preparo | 2 minutoj | |
Daŭro de ludo | 10-180 minutoj | |
Hazardo | Meza | |
Necesaj kapabloj | Strategio | |
Estiĝo | 18-a jarcento | |
Hanafuda (花札? , laŭvorte florkartoj) estas tradiciaj japanaj ludkartoj. La nomo indikas ankaŭ la ludojn, kiujn oni povas ludi per tiuj kartoj. La kartaro havas entute 48 kartojn: ĉiuj 12 monatoj estas reprezentata de 4 kartoj de specifa floro aŭ planto.[1][2]
Hanafuda-kartoj estas oftaj en Japanio, Koreio, kaj Havajo.[1] En la korea ili nomiĝas hwatu (화투, "florbatalo").
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1549 elŝipiĝis la misiisto Francisco Xavier en Japanio. Lia ŝipanaro kunportis ludkartarojn el Eŭropo. Tiam ludkartoj kaj ĝia uzado por hazardludoj populariĝis. Japanio poste malpermesis eksterlandajn ludkartojn je 1633, kiam la lando fermiĝis al eksterlandanoj.[3] Malgraŭ tiu malpermeso, hazardludoj restis popularegaj.
Japanoj evoluigis iliajn proprajn kartojn kun floroj, tio kreas miksaĵon de la eŭropa kaj la japana kulturoj. Tiam la kartoj hanafuda ekaperis.
En 1886, dum la Meiĵi-epoko, la ministraro de Japanio denove permesis ludkartojn. En 1889, iu ludisto nomata Yamauchi Fusajiro profitis la okazon por fondi en Kioto firmeton kiu produktas hanafuda: Nintendo Koppai. Tiu firmeto famiĝis tre rapide, kaj nun estas mondfama pro siaj videoludoj kaj videoludiloj. Sed Nintendo ankoraŭ produktas hanafuda nuntempe, inkluzivanta specialan eldonon en la universo de Mario, antaŭe havebla tra Klubo Nintendo. Tiu eldono estas plejparte por dediĉi al la historio de Nintendo, prefere ol por specife fari monon. Je 2005, Nintendo enkondukis hanafuda al la okcidenta mondo, publikiginte Clubhouse Games en Nordameriko (42 Ĉiuj-Tempaj Klasikludoj en Eŭropo) por la videoludilo Nintendo DS. En ĉi tiu ludo, oni povas ludi Koi-Koi, unu el la plej konataj hanafuda-ludoj.
Kartoj
[redakti | redakti fonton]Hanafuda-kartoj estas multe malpli grandaj ol kutimaj eŭropdevenaj ludkartoj (ĉirkaŭ 5,5 × 3,5 cm) kaj multe pli dikaj kaj rigidaj (preskaŭ 1 mm).
Estas 48 kartoj, divideblaj en 4 rangojn:
- 5 «lumaj» kartoj (光 hikari?), kiuj bildas bestojn kaj objektojn. En koreaj kartaroj ili estas kutime markitaj per lum-signo (光) por distingi ilin de bestaj kartoj.
- 9 «bestaj» kartoj (種 tane?), kiuj bildas bestojn kaj objektojn.
- 10 «slipaj» kartoj (短冊 tanzaku?), kiuj bildas tanzaku-slipon - peco da papero, kiun oni historie uzis por skribi mallongajn notojn aŭ poemojn.
- 24 «simplaj» aŭ «rubaj» kartoj (カス kasu?), kiuj bildas nur la monatajn plantojn.
En ludoj kiel Hana Awase (flor-parigado) kaj Hachi-hachi (ok-ok), lumaj kartoj valoras po 20 poentojn, bestaj po 10 poentojn, slipaj po 5 poentojn, kaj simplaj po 1 poenton (aŭ fojfoje 0 poentojn). Multaj aliaj ludoj ne uzas tiun poentsistemon, sed tamen oni ĝenerale ofte nomas lumajn kartojn "20-poentaj kartoj", bestajn kartojn "10-poentaj kartoj", ktp.
Kartaro povas ankaŭ havi ĵokerajn kartojn aldone al tio. Koreaj kartaroj kutime havas plurajn diversajn ĵokerojn.
Monato, floro |
lumaj kartoj (20 poentoj) |
bestaj kartoj (10 poentoj) |
slipaj kartoj (5 poentoj) |
simplaj kartoj (1 poento) |
---|---|---|---|---|
Januaro, |
gruo kaj suno |
poema slipo |
2 simplaj | |
Februaro,
prunfloro |
najtingalo[noto 1] |
poema slipo |
2 simplaj | |
Marto,
ĉerizfloro |
kurteno |
poema slipo |
2 simplaj | |
Aprilo, |
normala slipo |
2 simplaj | ||
Majo, |
oktabula ponto |
normala slipo |
2 simplaj | |
Junio, |
blua slipo |
2 simplaj | ||
Julio, |
normala slipo |
2 simplaj | ||
Aŭgusto,
ĉina kano |
2 simplaj | |||
Septembro, |
sake-taso |
blua slipo |
2 simplaj | |
Oktobro, |
blua slipo |
2 simplaj | ||
Novembro,[noto 2] |
Ono no Michikaze |
normala slipo |
tondro[noto 3] | |
Decembro,[noto 2] |
3 simplaj |
- ↑ En la japana, la karto nomiĝas laŭ la japana najtingalo (鴬 uguisu?), kiu fakte ne estas parenca al veraj najtingaloj. Pro siaj verd-kaj-flavaj koloroj, la birdo desegnita sur modernaj kartoj estas iom pli simila la japana zosteropo (Zosterops japonicus), sed historie oni desegnis la birdon kun pli palaj koloroj, pli simile al veraj japanaj najtingaloj.
- ↑ 2,0 2,1 Novembro kaj decembro estas inversaj en Koreio
- ↑ La tondra karto kutime funkcias kiel simpla karto, sed en iuj ludoj ĝi havas specialan funkcion, ekzemple kiel ĵokero
Ekzemploj de kartoj
[redakti | redakti fonton]-
Kore-stila kartaro
-
Ekzemplo de kartoj el 1930
-
Ekzemplo de kartoj el 1930
-
Ekzemplo de kartoj el 1930
-
Ekzemplo de kartoj el 1930
-
Skatolo de kartoj el 1930
Ludoj
[redakti | redakti fonton]En Japanio la ludo Koi-Koi estas plej populara. Ankaŭ popularaj estas Hana Awase kaj Hachi-hachi. En Koreio la plej populara ludo estas Go-Stop. En Havajo oni kutime ludas Sakura aŭ Higobana. Koi-Koi, Go-Stop kaj Sakura estas parencaj ludoj kun multaj similaĵoj.
Jen listo de kelkaj diversaj ludoj:
- Go-Stop (고스톱, "iru-ĉesu" el la angla) aŭ Godori (고도리, "kvin birdoj")
- Seotda (섰다)
- Matgo
- Doryjytgo-ttang
- Hachi (八? "ok")
- Hachi-hachi (八八? "ok-ok")
- Hana Awase (花合わせ? "parigado de floroj")
- Sakura (桜? "sakuro")
- Koi-Koi (こいこい? "venu-venu")
- Mushi (むし? "insekto"), ofta en Kansajo
- Sudaoshi (素倒し?)
- Tensho
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Games played with Flower Cards. Alirita ́je 2017-20-12.
- ↑ Pakarnian, John, "Game Boy: Glossary of Japanese Gambling Games", Metropolis, 2010-22-01, p. 15.
- ↑ Harris, Blake J., Console Wars: Sega, Nintendo, and the Battle that Defined a Generation, It Books, 2014-13-05. (ISBN 978-0062276698). "Chapter 5"