Hans Jaray
Hans Jaray | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1906 en Vieno | ||||
Morto | 6-an de januaro 1990 (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • verkisto • filmreĝisoro • aktoro • dramaturgo • televida reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | television direction • dramo • aktorado • filmo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Jaray (naskiĝinta la 24-an de junio 1906 en Vieno; mortinta la 6-an de januaro 1990 samurbe) estis aŭstra aktoro, reĝisoro kaj verkisto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Hans Jaray vizitis en Vieno la Terezanan Akademion kaj la Universitaton pri Muziko kaj Prezentaj Artoj. Lia unua dungiteco kiel aktoro kondukis lin al la Nova Viena Teatro, post tio ekde 1925 ĝis 1930 al la Viena Popolteatro, kie li enkorpigis ĉefe rolojn de la klasika repertuaro, ekde Hamleto ĝis Medardo.
En 1930 Max Reinhardt venigis lin al la Teatro en la Jozefurbo, kie li laboris ĝis 1938. Jaray ankaŭ mem verkis aron da teatraĵoj. Per sia personigo de Franz Schubert en la filmo Leise flehen meine Lieder de Willi Forst (1933) li ankaŭ fariĝis unu el la plej diskonataj filmaktoroj en Germanujo kaj Aŭstrujo.
Post la aneksado de Aŭstrujo al nazia Germanujo li kiel judo devis fuĝi en Usonon, kie li laboris ĝis 1948 ĉe teatroj en Holivudo kaj Novjorko. En 1942 li estis unu el la kunfondintoj de la trupo „The Players from Abroad“, kiu konsistis ĉefe el rifuĝintaj aktoroj. Lia romano One Day Missing, kiu en Usono publikiĝis en 1948, aperis en germana lingvo en 1949 sub la titolo Es fehlt eine Seite. Sia vivraporto Was ich kaum erträumen konnte ..., kiun li verkis mallonge antaŭ sia morto, aperis nur en 1990.
En 1948 Jaray revenis al Vieno. Komence li prezentis ĉe la Popolteatro kaj ekde 1951 ĉe Teatro en la Jozefurbo, ĉe kiu li pli malfrue ankaŭ enscenigis. Krom sia teatra laboro, kie li precipe prezentis je sociokomedioj, Jaray ankaŭ kunverkis filmproduktaĵojn. Ekde 1954 ĝis 1964 li instruis ĉe la Max-Reinhardt-Seminario, kies direktoro li mallonge estis en 1960.
Verkoj[redakti | redakti fonton]

- Ein feiner Herr. Lustspiel in drei Akten. Eirich, Vieno 1932. UBW[rompita ligilo]
- Ist Geraldine ein Engel? Lustspiel in drei Akten. Eirich, Vieno 1933. UBW[rompita ligilo]
- Christiano zwischen Himmel und Hölle. Schauspiel in sechs Bildern. Eirich, Vieno 1933. ÖNB
- Blaue Wolken. Komödie in sechs Bildern. Ms. Marton, Vieno, Berlino, Londono 1936. ÖNB
- Ping-Pong. Lustspiel in drei Akten. Eirich, Vieno 1935. UBW[rompita ligilo]
- Liebesheirat. 1937, komedio
- Es fehlt eine Seite. Roman. (aperinta en 1948 je Novjorko titolo One Page missing.], Zsolnay, Vieno 1948, ISBN 3-7766-1141-3. ÖNB
- Was ich kaum erträumen konnte ... Ein Lebensbericht. (Hrsg. v. Michaela Jaray.) Mit 40 Fotos sowie Verzeichnissen d. Theaterauftritte, Inszenierungen, Bühnenbearb. u. Filmrollen. Amalthea, Vieno, Munkeno 1990, ISBN 3-85002-301-X.
Filmoj[redakti | redakti fonton]
- Pat und Patachon als Schwiegersöhne. 1926
- Die Liebe der Jeanne Ney. 1927, kun Brigitte Helm
- Kaiserliebchen. 1931
- Der Bettelstudent. 1931
- Leise flehen meine Lieder. 1933
- Peter. 1934
- Ball im Savoy. 1934
- Letzte Liebe. 1935
- Hoheit tanzt Walzer. 1935
- Marie Bashkirtseff. 1936
- Fräulein Lilli. 1936
- Der Pfarrer von Kirchfeld. 1937
- Ein Frauenherz vergisst nie. 1941
- Lydia. 1941
- Carnegie Hall. 1947
- Frühlingsstimmen. 1952
- Kolportage. 1964
- Der Kommissar: Der Tod fährt 1. Klasse. 1969, televidserio
- Fedora. 1977, Reĝio: Billy Wilder
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Felix Czeike: Historisches Lexikon Wien, Band 3. Kremayr & Scheriau, Vieno 1994, ISBN 3-218-00547-7, p. 344.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Hans Jaray en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Unvergessene Stars der Josefstadt: Hans Jaray Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Hans Jaray ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Naskiĝintoj en Vieno
- Mortintoj en Vieno
- Naskiĝintoj en 1906
- Mortintoj en 1990
- Webarchive template wayback links
- Viroj
- Naskiĝintoj la 24-an de junio
- Mortintoj la 6-an de januaro
- Aŭstraj aktoroj
- Aŭstraj reĝisoroj
- Aŭstraj verkistoj
- Literaturo de la 20-a jarcento
- Literaturo de Germanio
- Literaturo de Aŭstrio
- Romanistoj
- Aŭstraj dramistoj
- Aŭstraj aŭtobiografoj
- Vienanoj