Hansjörg Wyss
Hansjörg Wyss | |
---|---|
Hansjörg Wyss, Laŭzano 2014 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1935 (89-jaraĝa) en Berno |
Lingvoj | angla • germana • franca |
Loĝloko | Wilson |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | ekonomika altlernejo Harvard (1963–1965) Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko - struktura inĝenierio, konstrua inĝenierarto (–1959) |
Familio | |
Infano | Amy Wyss (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto filantropo entreprenisto investisto |
Hansjörg Wyss (naskiĝis la 19-an de septembro 1935 en Berno) estas svisa entreprenisto kaj mecenato.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Wyss naskiĝis kaj pasis sian infanaĝon kaj junaĝon en Berno. Li studis konstruinĝenieradon en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko kaj post la akirado de la inĝeniera diplomo li studis de 1963 ĝis 1965 mastrumadon en la Harvard Business School kion li konkludis kun la titolo mastro de komercadministrado. Tiam li laboris en diversaj funkcioj en la tekstilindustrio kaj kiel inĝeniero kaj projektmastrumanto por Chrysler en Pakistano, Turkio kaj Filipinoj. En la jaro 1977 li fariĝis prezidanto de la medicinaĵproduktanto Synthes, kiun funkcion li plenumigis ĝis la vendo de la entrepreno.[1] En la jaro 2011 kaj 2012 li vendis siajn akciojn de Synthes al la usona farmaci- kaj konsumaĵproduktisto Johnson & Johnson.
La verkistino kaj ĵurnalistino Hedi Wyss estas la fratino de Hansjörg Wyss.
La havaĵo en la jaro 2012 estis de la svisa revuo Bilanz taksita je 9500 milionoj da svisaj frankoj.[2]
Nuntempe Hansjörg Wyss vivas en Jackson (Vajomingo), Usono.
Mecenato
[redakti | redakti fonton]Hansjörg Wyss fondis en la jaro 1988 la Wyss-Fondumon, kies celo estas la subteno de daŭripovaj novigoj kaj konservado de la kamparo.[3]
En decembro 2014 estis konatigita, ke Hansjörg Wyss sponsoris esplorcentron de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko per 120 milionoj da usonaj dolaro, tio estas la plej alta sumo, kiun iam ajn donacis privatulo al svisa altlernejo.[4]
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]- 2004: Honora doktoro de la medicina fakultato de la Universitato de Bazelo[5]
- 2013: Honora doktoro de la fakultato Vetsuisse de la Universitato de Zuriko[6]
- 2014: Honora doktoro de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Neue Zürcherzeitung (2006-05-07): La nekonata milardulo, konsultita la 28-an de decembro 2014
- ↑ La 300 plej riĉaj en 2013, Revuo Bilanz, konsultita la 28-an de decembro 2014. Arkivita el la originalo je 2015-02-09. Alirita 2014-12-28 .
- ↑ Retejo de la Wyss-Fondumo. Arkivita el la originalo je 2014-12-25. Alirita 2014-12-28 .
- ↑ Neue Zürcher Zeitung (2014-12-12): 120 milionoj da dolaroj por zurika esplorado, konsultita la 28-an de decembro 2014
- ↑ Retejo de la Universitato de Bazelo, konsultita la 28-an de decembro 2014. Arkivita el la originalo je 2011-06-11. Alirita 2014-12-28 .
- ↑ Listo de la honoraj doktoroj de la Universitato de Zuriko, PDF konsultita la 28-an de decembro 2014
- ↑ Retejo de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, konsultita la 28-an de decembro 2014[rompita ligilo]