Harry Carney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
De maldekstre: Chris Gage, Louis Bellson, Stan "Cuddles" Johnson, Tony Gage, Fraser MacPherson, Harry Carney
Jimmy Hamilton kaj Harry Carney en Aquarium je Novjork proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Harry Howell Carney (naskiĝis la 1-an de aprilo 1910 je Bostono en Masaĉuseco en Usono; mortis la 8-an de oktobro 1974 en Novjorko) estis kiel saksofonisto grava multjara membro de la Orkestro Duke Ellington.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carney lernis ludi komence pianon, klarneton kaj aldosaksofonon, antaŭ ol li transiris al baritonsaksofono. Li ludis ekde1923 en lokaj bandoj ĉirkaŭ Bostono. Al liaj amikoj el la junaĝo apartenis Johnny Hodges kaj Charlie Holmes. En la aĝo de 17 jaroj post mallonga gastmuzikado en la bando de Fess Williams, en 1927 li eniris je Novjorko en la orkestron de Ellington kaj restis tie ĝis sia morto. Krom baritonsaksofono, tiam pli nekutima instrumento en ĵazo, kiun li establis en la bandon de Ellington, tie li ankaŭ ludis aldosaksofonon (origine li estis dungita kiel dua aldo), klarneton (aparte solaĵo Solo en Rockin' in Rhythm, kies kunverkinto li estis) kaj basklarneton. En la bando li fariĝis intima amiko kaj konfidulo de Duke Ellington, kiun li pli malfrue ankaŭ veturigis. Li mortis kelkajn monatojn post la morto de Ellington, je kies mortotago li diris: „Tiu ĉi estas la plej malbona tago de mia vivo. Nun estas nenio, por kio mi vivu plu“.

Krom sondiskoj kun Ellington li publikigis en 1954 ankaŭ du albumoj je propra nomo („Harry Carney with Strings“, „Moods for girl and boy“), estas tamen ankaŭ aŭdebla sur diskoj de Johnny Hodges, Lionel Hampton, Teddy Wilson, Barney Bigard, Leonard Feather, Metronome All StarsGerry Mulligan. Charles Mingus memorigis pri li per sia komponaĵo For Harry Carney (sur albumo „Changes“).

Disko[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]