Grizdorsa kamaroptero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Harterta kamaroptero)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa kamaroptero

Grizdorsa kamaroptero
Grizdorsa kamaroptero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Camaroptera
Specio: 'C. brachyura'
Camaroptera brachyura
(Vieillot, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizdorsa kamaroptero, Camaroptera brachyura, estas malgranda birdo de la genro de Kamaropteroj kiu enhavas 3 aŭ 4 afrikajn speciojn de la familio de Cistikoledoj, kiuj kombinas en sia plumaro grizan ĝeneralan koloron kun olivecajn dorsojn. Tiuj birdoj estas loĝantaj reproduktuloj en subsahara Afriko el Senegalio al Etiopio oriente kaj de tie suden, escepte en Namibio kaj okcidenta Sudafriko.

Tiu kaŝema paserina birdo troviĝas malalte en densa branĉaro. La Grizdorsa kamaroptero kudras grandajn foliojn kune en arbusto kaj konstruas elherban neston inter folioj. Normala ovodemetado estas de 2 aŭ 3 ovoj.

Tiu 11.5 cm longa birdo havas grizajn suprajn partojn kaj grizan mallongan kaj larĝecan kokvoston, kiu nomigas la specion en la latina scienca nomo kie brachyura devenas el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas "larĝa vosto". Flugiloj estas tre olivecaj kaj la subaj partoj estas helgrizecaj al blankecaj. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj ruĝecaj. La beko estas nigra, longeta, pintakra kaj iom subenkurbeca. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli palflavaj bruste.

Kiel plej parto de cistikoledoj, tiu afrotropisa specio estas insektovora. La alvoko estas plendema ŝiii...ŝiii, kaj la kanto estas krispa tŭik tŭik tŭik tŭik tŭik .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52395, Camaroptera brachyura, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.