Hector Croxatto Rezzio
Hector Croxatto Rezzio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de julio 1908 en Valparaiso | ||||
Morto | 28-an de septembro 2010 (102-jaraĝa) en Santiago de Ĉilio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉilio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉilio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Horacio Croxatto Avoni (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fiziologo universitata instruisto biologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Héctor Croxatto Rezzio (Valparaíso, 3-a de julio 1908 - Santiago de Chile, 28-a de septembro 2010) estis ĉilia sciencisto.
Li grandiĝis en Temuko, kaj poste migris al Santiago de Chile por studi Medicinon en la Universidad de Chile, kaj akiris la titolon de kuracisto kirurgo en 1930.
Li pliprofundigis siajn studojn en Bazelo kaj en la universitato de Harvard.
Li estis dum 20 jaroj profesoro pri Fiziologio en la Instituto de Educación Física y Técnica de la Casa de Bello. En 1958 li iĝis Akademia Sekretario kaj poste Dojeno de la Fakultato pri Medicino de la Katolika Universitato de Ĉilio. En 1966 li estis nomumita unua direktoro de la Centro de Perfektigo kaj Spertado de la Ministerio de Publika Edukado de Ĉilio, nuntempe CPEIP. En 1976 li estis nomumita membro de la Papa Akademio de la Sciencoj kaj, en 1985, la Papa Katolika Universitato de Ĉilio omaĝis lin per la titolo de Doctor Scientiae et Honoris Causa. Same faris la Universidad Metropolitana de Ciencias de la Educación en 2002.
Liaj esploroj inkluzivas biologion, fiziologion, bioĥemion, imunologion, per aparta studado de la arteria tropremo, la endokrinan sistemon, la renan sistemon kaj la instruado de la scienco. En 1979, li ricevis la Nacian Premion de la Sciencoj de Ĉilio pro lia vasta kontribuo al la scienca kono, per pli ol 200 eldonaĵoj.
Profunde kristana, li okupiĝis ankaŭ pri temoj kiuj apartenas al diversaj konfakoj, kiel ekzemple Arta kreado kaj Scienca kreado. Tutmondano, li instruis al miloj da gestudentoj. Li estas membro de pluraj sciencaj socioj de Ĉilio kaj eksterlande kaj eldonis nenombreblajn esplorojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Héctor Croxatto Rezzio, Academia Chilena de Ciencias Arkivigite je 2007-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Héctor Croxatto Rezzio, Universidad de Chile
- Homenaje al Dr.Héctor Croxatto (hispane). Comisión Nacional de Investigación Científica y Tecnológica - CONICYT (2001-07-19). Arkivita el la originalo je 2012-07-23. Alirita 2024-03-21. “La unua premiito de la "Rekono pri Scienco kaj Socio" de la Programo ÁGORA estas Doktoro Héctor Croxatto Rezzio, akademiulo kun pli ol 70 jaroj da dediĉo al scienca scio, fama instruisto, disvastigisto, artisto kaj humanisto, Nacia Scienca Premio 1979”.