Helvidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Helvidio (340 ĉirkaŭ – 390 ĉirkaŭ) estis itala teologo, laika, eble disĉiplo de Aŭsencio [1] , la ariana episkopo kiu antaŭis Ambrozion de Milano, kiu unuigis la Milanan Eklezion tiam dividita inter katolikoj kaj arianoj. Aŭgusteno de Hipono taksis kaj enlistigis lin inter la herezuloj.[2]

Helvidio, reagante kontraŭ la disŝutiĝo de la monaĥismo kaj asketismo tiam vastiĝintaj, kiu puŝis multajn konsideri Marian "ĉiam virga" aŭ modelo de ĉasteco kaj pureco, ellaboris en sia verko la patrinon de Jesuo kiel ekzemplon de virgeca vivo kaj kiel ekzemplon de familia patrino. Laŭ Helvidio, kaj diversaj en la unuaj kristanaj jarcentoj inter kiuj Tertuliano, la Fratoj de Jesuo estis karnaj filoj de Jozefo rolanta kiel patro de Jesuo kaj de Maria.

Helvidio prezentas la disŝutiĝon de monaĥismo kaj de ĝiaj fraŭlaj inspiroj kiel elementon kiu forgesigis la familian funkcion kun la gravaj sociaj konsekvencoj.

Sankta Hieronimo, kelke de postaj dekoj, reagis "kontraŭ Helvidio" [3].

Helvidio asertis la samdignecon de la geedziĝo kaj virgeca vivo kaj kritikis aparte la virinajn monaĥajn votojn, ĉar neekzistantajn en la Biblio. Por konvinki pri tio li asertadis ke ankaŭ Maria patrino de Jesuo travivis geedze kun Jozefo kaj generis diversajn gefilojn post la naskiĝo de Jesuo.

Tiu doktrino, tamen, iom post iom reduktiĝis al malgrandaj grupoj, inter kiuj la kontraŭmarianoj radikiĝintaj en la araba duoninsulo ĝis la fino de la 4-a jarcento; en Romo ĝi trovis konsenton nur ĉe Joviano.

Tiu instruaĵo estas hodiaŭ la plej disvastiĝinta inter la protestantoj kaj ankaŭ akceptita de iuj katolikaj teologoj kiuj opinias nedogma la instruaĵon pri la ĉiama virgeco de Maria kiu estas kredovero por katolikoj kaj ortodoksuloj.[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭsencio estis devigita forlasi sian episkopan sidejon post la dekretoj de T2odosio la 1-a kontraŭ la ekleziuloj simpatiantaj por Arianismo
  2. De Haeresibus, 82 e 84, PL 42, 45-46
  3. Adversus Helvidium
  4. Vittorio Messori, Ipotesi su Maria, p. 507-508.