Hendrik Christoffel van de Hulst
Hendrik Christoffel van de Hulst | ||
---|---|---|
![]() Hendrik Christoffel van de Hulst | ||
Persona informo | ||
Nomo | Hendrik Christoffel van de Hulst | |
Dato de naskiĝo | 19-a de novembro 1918 | |
Loko de naskiĝo | Utrecht | |
Dato de morto | 31-a de julio 2000 | |
Loko de morto | Leiden | |
Okupoj | astronomo kaj matematikisto | |
Aĝo je morto | 81 | |
Portalo pri Homoj | ||
Hendrik Christoffel van de Hulst (naskiĝis la 19-an de novembro 1918, en Utrecht, mortis la 31-an de julio 2000, en Leiden) estis nederlanda astronomo kaj matematikisto
Li lernis en Utrecht, kaj daŭrigis sian studon en la observatorio de Leiden sub la estreco de Jan Hendrik Oort.
Tie, En 1944, li kalkulis ke la nuboj da neŭtra hidrogeno de nia galaksio devas elsendi radioondon kun ondolongo de 21 centimetroj (tie estas 1420,4 megahercoj). Tiun radiadon unuafoje observis Edward Purcell kaj Harold Ewen en 1951.
Hendrik van de Hulst ricevis doktorecon en 1946. Inter 1948 kaj 1984, li laboris en la Universitato de Leiden kaj estis ano de la Reĝa Nederlada Akademio pri Sciencoj. Inter 1975 kaj 1986 li kunlaboris kun la Eŭropa Kosma Agentejo.
La radiado de 21 centimetroj de ondolongo iĝis grava elemento de la astronomia esploro. Ne absorbata de la kosma polvo, ĝi permesas desegni la mapon de la ĉeesto de hidrogeno en la lakta vojo kaj en aliaj galaksioj. Asociata kun la mezuro de la efiko de Doppler, ĝi permesis eltrovi, ke nia galaksio estas rektokoneksa spirala galaksio.
Honoroj[redakti | redakti fonton]
Hendrik van de Hulst estis ricevanto de:
- la Henry Draper Medalo (1955)
- la Eddington Medalo de la Royal Astronomical Society (1955)
- la Rumford Medalo en 1964
- la Bruce Medalo[1] de la Astronomical Society of the Pacific (1978)
- la Karl Schwarzschild Medalo de la Astronomische Gesellschaft (1995)
Oni donis lian nomon al asteroido 2413 van de Hulst.