Henotikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La HenotikonEnotiko (greke: ἑνωτικόν unuigilo, porunuiga instrumento) estis publikigita de la bizanca imperiestro Zenono (425-491) la 28-an de julio 482 sugeste de Akacio patriarko de Konstantinopolo (484-519) por privi ĉesigi la kristologiajn disputoin kiuj disigis la kristanojn en "Kalcedonianoj" (kun Romo kaj Konstantinopolo kiuj estis subskribintaj la dekretojn de la Koncilio de Kalcedonio kaj zi nome la disidentaj eklezioj de Antioĥio kaj Aleksandrio kiu ne estis subskribintaj la kalcedoniajn dekretojn.
Celante refari la religian union (hénosis) de la imperio, en la edikto estis asertate ke:

  • la dekretoj de la unuaj tri ekumenaj koncilIoj (Niceo, Konstantinopolo kaj Efeso estis validaj;
  • Kristo estas vera Dio kaj vera Homo en unika persono (sed en tiu aserto estas preterlasata la problemo pri la du naturoj):
  • la instruaĵoj de Eŭtiko kaj Nestorio estis erarigaj: la dekdu anatemoj de Cirilo de Aleksandrio estis doktrinoj validaj;
  • Maria estis plurfoje difinita kiel Theotókos (Patrino de Dio).

La henotikon estis do provo unuigi la Eklezion ĝin revenigante al la antaŭkalcedonia situacio, sen tamen eksplicite malagnoski la Koncilion de Kalcedonio, sed simple ĝin ignorante.

La dekreto havis la forton de ŝtata leĝo, do devontiga por ĉiuj episkopoj de la imperio, subminace de eloficigo kaj ekzilo. Reale la henotikon nenion deklaris pri la du naturaj en Kristo, objekto de la dekretoj de Kalcedonio.
La plej grava sekvo de la dekreto estis eksigo de la Patriarkoj de Aleksandrio kaj de Antioĥio, kiuj rifuzis subskribi la dokumenton. La imperiestro ilin anstataŭis per aliaj obeemaj episkopoj, inetr kiuj monofizidista Petro Fulisto (en Antioĥio) dum Akacio ascendis al la katedro de Konstantinopolo.

La papo de Romo, Felikso la 3-a, en sia unua sinodo, ekskomunikis Petrron Fuliston, kiu estis kondamnita ankaŭ de Akacio en sinodo en Konstantinopolo. En 484, Felikso ekskomunikis ĉiujn patriarkojn, inter kiuj Akacion, kiu estis la vera iniciatoro de la henotikon. Tiu ĉi forstrekis la papon el diptikoj kaŭzante skismon (diritan «Akacia skismo») kiu daŭrigis laŭlonge de tridek jaroj (de 484 ĝis 519).

La henitikon estis abrogaciita de la imperiestro Justino la 1-a (518-527), kiu reestablis la reciprokan konsenton inter la eklezio de Romo kaj tiu de Konstantinopolo: kaj ĉesis la skismo kaj reenkampiĝis la doktrino de Kalcedonio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]