Henri Ézan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Ézan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1904 (1904-04-30)
en Locmariaquer
Morto 7-an de decembro 1936 (1936-12-07) (32-jaraĝa)
en maro
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo navigisto • piloto
vdr

Henri Ézan, naskiĝis la 30-an de aprilo 1904 ĉe Locmariaquer (Morbihan en Francio), estis franca navigisto kiu malaperis en oceano (Suda Atlantiko) kun la skipo de la hidroplano "Croix du Sud" (Suda Kruco) la 7-an de decembro 1936.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li engaĝigis en la franca marnavigado por 3 jaroj kaj iĝis long-distanca kapitano je la 14-a de aŭgusto 1931.

Li eniris en la "Aéropostale" en novembro 1932. En aŭgusto 1936, li estis nomita navigisto sur la Suda Atlantiko. Li trairis 17 fojojn la oceanon.

Li malaperis en la maro la 7an de decembro 1936, post dek du servojaroj, en la hidroplano "La Croix du Sud". En la skipo troviĝis Jean Mermoz, estro; Alexandre Pichodou, piloto; Edgar Cruvelhier, radiokomunikisto kaj Jean Lavidalie, mekanikisto.

Ili ricevis nacian solenan funebraĵon la 30an de decembro, en Parizo kaj ricevis funebran titolon "Ordre de la Nation".

Li estis konsiderita kiel perfekta profesiisto, adiciante 377 flughorojn.

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jean Mermoz, Mes Vols, p.209, Flammarion, 1937
  • Arkivoj de Christophe Meynard