Henrik Hetzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Hetzel
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de aŭgusto 1875(nun 1875-08-25)
en Hungario Újsóvé (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 31-an de majo 1949
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Henrik Hetzel
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Henrik Hetzel [hecel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hetzel Henrik estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Hetzl.

Henrik Hetzel[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1875 en Újsóvé (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ravno Selo en Serbio), li mortis la 1-an de junio 1949 (laŭ alia informo la 31-an de majo 1949) en Budapeŝto.

Memortabulo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Hetzel akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Akademio de Budapeŝto en 1897. Komence li estis asistanto de Béla Plósz samloke, poste inter 1907–1923 ŝtata bestokuracisto. Intertempe en 1916 li doktoriĝis en la altlernejo (pli frue akademio). Li fondis akuŝologian katedron en la altlernejo en 1918 kaj instruis ĝin ĝis 1946, poste li emeritiĝis. En 1919 li ricevis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro, en 1924 publika eksterordinara profesoro, en 1927 ordinara profesoro. Li estis ankaŭ klinikestro (1926-1946) kaj katedrestro (1929-1946), dekano en la studjaro 1938. Li verkis en 1914 la unuan hungaran bestkuracistan akuŝologian lernolibron. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A szarvasmarhák meddősége, annak okai és gyógyítása (1912)
  • Állatorvosi szülészet (1920; 1925)
  • A háziállatok meddősége (1926; 1938; 1945)
  • Állatorvosi receptgyűjtemény kezdő állatorvosok részére (1935)
  • A sertések miskárolása (1942)
  • Állatorvosi szülészet, 1. (kunaŭtoro, 1952)
  • Állatorvosi szülészet: Meddőség, szaporodásbiológia, 2. (kunaŭtoro, 1953)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Gödöllő
  • bronzaj medaloj en 1974 kaj 1992

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.