Henry Thomas Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Thomas Bailey
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1869 (1869-03-23)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henry Thomas BAILEY [bejli] (naskiĝis la 23-an de marto 1869 en Portsmouth) estis angla esperantisto kaj stenografiisto.

Li lernis Esperanton en 1902. Li faris paroladojn ĉe Stenografia Asocio kaj verkis artikolojn en stenografiaj ĵurnaloj. Li mankopiis La Batalo de l' Vivo el Zamenhofa ĵurnalo Esperantisto por posta presado. Dum multaj jaroj li helpis al Georgo K. Davidov fari lian faman kolekton de Esperanto-ĵurnaloj. Dum multaj jaroj li estis membro de UEA, BEA kaj Londona Esperanto-klubo.