Hermann Berghaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Berghaus
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1828 (1828-11-16)
en Herford
Morto 3-an de decembro 1890 (1890-12-03) (62-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo kartografogeografo
vdr

Hermann BERGHAUS (naskiĝinta en la 16-a de novembro 1828 en Herford, mortinta en la 3-a de decembro 1890 en Gotha) estis germana kartografo.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Polusa azimutalprojekcio
Geographische Mitteilungen: kovrilpaĝo de la unua eldono el la 1855-a jaro

Estante filo de pastoro li frekventis gimnaziojn en Herford kaj Halle. Dum la libera tempo li ofte okupiĝis pri desegnado. Lia onklo Heinrich Berghaus estis fondinta en Potsdam Geografian Artlernejon, kie li ricevis trejnadon kartografon en 1842-45.[1] Tie ĉi li lernis ekster teknikaĵojn ankaŭ diversajn mapajn projekcimetodojn. Post la trejnado Berghaus iĝis kunlaboranto de la Perthes-eldonejo en Gotha, kiu estis tiutempe mondfama entrepreno.

La ĉefa tasko de Berghaus estis modernigi jam ekzistantajn maparojn. Ekde la fondo de la gazeto de August Petermann Petermanns Geographische Mitteilungen Berghaus responsis pri la aneksitaj mapoj kiuj elstaris per detalemo (ekz. por reprezenti al terenreliefojn). Ankaŭ al Berghaus la eldonejo Perthes do ŝuldis dankegon. El multaj landoj venis mendoj pri lernejaj atlasoj kaj pendigmapoj. Sekve en multaj klasĉambroj de la mondo tiam troviĝis produktoj el Gotha respektive de Berghaus.

Nombriĝas inter liaj plej konataj verkoj la nova prilaborado de la Fizika poŝatlaso. La unuaj folioj jam estis desegnitaj en 1886, tamen Berghaus ne plu patroprenis ĉe ties eldono. En 1888 li iĝis blindulo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1868: honora doktoreco ĉe la universitato de Kenigsbergo
  • 1881: ormedalo aljuĝita dum la kartografa kongreso en Venecio
  • 1885: profesoreca titolo fare de la duka moŝto Ernesto la 2-a (Saksio-Coburg-Gotha)
  • 1883: membro de la Akademio Leopoldina (Halle)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Berghaus desegnis multajn foliojn por la atlasoj de Adolf Stieler kaj Emil von Sydow:

  • Karte des Ötztaler Gletschergebiets (Gotha 1861)
  • Allgemeine Weltkarte in Mercators Projektion (2. Aufl., Gotha 1869, 4 Blatt)
  • Chart of the world (10. Aufl., Gotha 1882, 8 Bl.)
  • Physikalische Karte der Erde (Gotha 1874, 8 Bl.)
  • Physikalische Wandkarte von Europa (Gotha 1875, 9 Bl.)
  • Karte der Alpen" (Gotha 1878, 8 Bl.)
  • Physikalische Wandkarte von Afrika (Gotha. 1881, 6 Bl.)

Pietnotoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe ADB