Hermann Conring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hermann Conring
(1606-1681)
Germana intelektulo kiu plenumis signifoplenajn kontribuaĵojn en la esploroj pri medicino, politiko kaj juro.
Germana intelektulo kiu plenumis signifoplenajn kontribuaĵojn en la esploroj pri medicino, politiko kaj juro.
Persona informo
Naskiĝo 9-a de novembro 1606
en Norden, Germana Imperio
Morto 12-a de decembro 1681
en Helmstedt, Germana Imperio
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco GermanioSvedio [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Helmstedt
Profesio
Profesio historiisto de juro • filozofo • universitata profesoro • kuracistojuristo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Hermann Conring (1606-1681) estis imperia publikigisto kaj persona kuracisto de Kristina, reĝino de Svedio, kaj estas konsiderata la fondinto de la sciencoj pri la jurhistorio en Germanio. Krom tio, Konringo plenumis esplorojn en la kampoj de la filozofio, fiziko kaj medicino.

Devenanto el la luterana klerikaro, en ambaŭ flankoj de sia familio, kaj dua plej nova infano inter dek gefratoj, Konringo tre frue elmontris siajn esperojn kiel studemulon. Dum sia tuta vivo kiel profesoro en la Nordo de Germanio, Konringo interesiĝis unue pri medicino, produktante gravajn esplorojn pri la sango-cirkulado, kaj pli malfrue li sin dediĉis al politiko. En 1660, Konringo ekstudis en la Universitato de Helmstedt rilate al "notitiae rerum politicarum" (notoj pri politikaj demandoj), kiun la germana historiisto Gottfried Achenwall (1719-1772) pli malfrue tradukus kiel "Lehre von den Staatsmerkwuerdigkeiten" (aŭ "scienco pri tio kio indas rilate al pluraj ŝtatoj").

Sekvanto de Aristotelo, Konringo parolis pri la kvar ĉefaj "kaŭzoj" aŭ bazaj ŝtatoj de la materio: la "Causa finalis" (signifante la celon), la "causa materialis" (la lando kaj la popolo), la "causa formalis" (la konstitucio kaj la leĝo), kaj "la causa efficiens" (aŭ administrado). En 1675, laŭ kelkaj historiistoj, unu el liaj studentoj publikigis liajn notojn prenitajn dum la klasoj de la profesoro. Sed, kiel ĉiuj dokumentoj estis en la latina, tiel la lernobjekto ne estis vaste diskonigita.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Konringo naskiĝis en Nordeno, Malalta Saksio, marborda urbo en Orienta Frislando, tiutempe regita de la grafoj el Cirksena. Kiel multaj areoj de la estonta Germanio, la hejmurbo de Konringo elmontris konsiderindan religian diversecon kaj konfliktojn. Luterana en la kamparo, (kaj en la pieco de ĝiaj grafoj), Orienta Frislando tamen ŝirmis la bastionon de la Kalvinismo en ĝia ĉefa urbo, Emden.

Konringo kaj lia familio ne estis fremdaj al konfesiaj kvereloj. Multaj el la prauloj de Konringo estis ministroj, kaj lia patro kaj lia pripatra praavo, aparte, estis laŭŝajne devigataj ŝanĝi iliajn cirkonstancojn en diversaj okazoj responde al la protestantaj religiaj konfliktoj. Konringo estis unu el dek gefratoj, du el ili mortis duminfane, kaj ses pliaj mortis pro pesto en 1611.

Konringo komencis sian instruadon tre frue, kiel konvene al devenanto de beletristaj klerikaj prauloj, kaj eniris en lernejon en sia naskiĝurbo Norden estante sesjara, kaj post unu jaron li komencis siajn studojn pri la latina. Antaŭ ĉirkaŭ 90 jaroj, Lutero estis doninta potencan legitimecon al la germana lingvo, per sia tradukado de la Biblio en la germanan, sed, tiel kiel en aliaj eŭropaj landoj, la latina restis dum multaj jarcentoj kiel oficiala lingvo de la lernado. Estante 14-jara, Konringo estis fariĝinta lertan latiniston, grandan konanton de la antikvaj klasikaj skribaĵoj kaj de la tiamaj ĉefaj latinaj verkistoj. En 1620, estante 14-jara, Konringo komencis fari kurson pri filozofio en la Universitato de Helmstedt, unu el la ĉefaj universitatoj en la nordo de Eŭropo, kie li studus dum la venontaj kvin jaroj.

Kelkaj historiistoj nomas Konringon iu neoaristotela. La vorto "filozofio" havis malsimilan signifon liaepoke. Ĝi estis nurnure branĉo de la esploro kiu penis klarigi ĉefe juron, religion kaj politikon laŭ la terminoj starigitaj de la antikvaj pensuloj, ĉefe Aristotelo, kiu, en la cirkloj de Konringo ofte estis nomata simple kiel "la filozofo". Oni diras ke, en 1660, Konringo estis la unuaj kiu instruis Statistikon, moderna antaŭaĵo de la modernaj registaraj statistikoj, sed la temo estis politika scienco.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]