Hermitage Amsterdam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉefa enirejo.
Desegno de 1693 montranta la konstruaĵon Amstelhof, ekster skalo.
Rusa Prezidanto Dmitrij Medvedev kaj la nederlanda reĝino Beatrikso ĉe la oficiala malfermo de Hermitage Amsterdam la 20an de junio 2009.

Hermitage Amsterdam estas branĉa muzeo de la Muzeo Hermitage de Sankt-Peterburgo, Rusio, situanta ĉe la bordoj de la rivero Amstel en Amsterdamo, Nederlando. La muzeo estas lokigita en la iama Amstelhof, nome klasikstila konstruaĵo el 1681. Tiu dependaĵo montris malgrandajn ekspoziciojn en la apuda Konstruaĵo Neerlandia el la 24a de februaro 2004 ĝis la ĉefa muzeo malfermiĝis la 19an de junio 2009.

Ĝi estas nuntempe la plej granda satelito de la Muzeo Hermitage, kun totala areo de 12 846 m²[1] kaj kongruas kun la celo de la muzeo fari siajn kolektojn alireblaj al plej personoj.[2] La ekspozicia areo kovras 2 172 m² kaj estas enhavata ene de du grandaj ekspoziciejoj kaj pli malgrandaj ekspoziciaj ĉambroj. La restanta spaco tenas legejojn, oficejojn, ĉambrojn por la stabanaro kaj restoracion.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermitage to open 20 June 2009. Hermitage Amsterdam. Alirita 2012-01-07.
  2. The formal opening of the Hermitage Amsterdam Centre [1] 19a de Junio 2009, State Hermitage Museum, alirita la 2013-01-07.
  3. The Hermitage Amsterdam Centre: History of the Project. State Hermitage Museum. Alirita 2013-01-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]