Hernando de Acuña
Hernando de Acuña | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1517 en Valadolido | |
Morto | 30-an de novembro 1579 (62-jaraĝa) en Granado | |
Lingvoj | hispana • latina • itala vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto tradukisto militisto verkisto soldato vd | |
Laborkampo | Spanish poetry (en) , translating activity (en) , translations from Latin (en) , translations from Italian (en) kaj traduko al la hispana vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hernando de Acuña [akUnja], Diego Hernando de Acuña aŭ en Esperanto Ferdinando de Akunjo aŭ Jakobo Ferdinando de Akunjo (Valadolido, 1520 - Granado, 22-a de junio de 1580) estis hispana poeto petrarkista de la Renesanco.
Biografio
[redakti | redakti fonton]De nobela familio, li dediĉis sin al militado kaj luktis kiel soldato en Italio sub la estrado de la markizo de Vasto kun kiu li partoprenis en la milito de Piamonte anstataŭe sian mortintan fraton Petro, kaj en Germanio. Li kantis al du damoj, nome Silvia kaj Galatea per versoj dum sia estado ĉirkaŭ 1543 en Tesino. Arestita de francoj, li estis liberigita de la imperiestro Karlo, kiu nomumis lin gubernistro de Kerasko. Fine li partoprenis en la fama batalo de Sankta Kvinteno.
Ĉirkaŭ 1560 li abandonis la militistan vivon kaj revenis al Hispanio, kie li edziĝis al kuzino nome Johanino Zúñiga kaj instaliĝis en Granado, kie kun Diego Hurtado de Mendoza influis super la junaj poetoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Li apartenas al la unua generacio de hispanaj poetoj petrarkistaj de la Renesanco. Li amikiĝis kun Garcilaso de la Vega, kiu dediĉis al li epigramon en latino tuj antaŭ mortiĝi, kiu estis presita en la unua eldono de El caballero determinado. Tradukisto de klasikaj vrkoj de grandaj latinaj kaj italaj verkistoj (nome Orlando de Boĝardo). Estas konata pro siaj sonetoj, eklogoj kaj elegioj, kelkaj el kiuj dediĉitaj al la imperiestro Karlo la 5-a, ekzemple per fama soneto "Ya se acerca, señor, o ya es llegada", kiu famiĝis pro unu el ties versoj, kiu resumas la politikan idealon de Karlo la 5-a: "Un monarca, un imperio y una espada" (unu monarko, unu imperio kaj unu glavo). Li komponis en duoblaj kvinversoj El caballero determinado de Olivier de la Marche, verko tradukita en prozon fare de lia amiko, la propra imperiestro Karlo la 5-a.
Lia vidvino publikigis en Madrido post lia morto Varias poesías en 1591, nome petrarkisman kantaron similan al aliaj de poetoj de lia generacio kiaj Garcilaso de la Vega aŭ Juan Boscán.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Alonso Cortés, Narciso: Don Hernando de Acuña. Noticias biográficas Biblioteca Studium, Valladolid 1913.
- Morelli G: Hernando de Acuña. Un petrarchista dell'epoca imperiale Università degli studi di Parma 1976.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]